La parabolo de la perdita ŝafo

El la Redakcio
|
25/03/2022 | Vendredo | 18:25 horas

La libro La parabolo de la perdita ŝafo, verkita por infanoj de ĉiuj kredoj kaj filozofioj, — prezentas en luda formo kaj kun multaj ilustraĵoj kaj ekzercoj je la fino de la verko, la sanktajn instruojn de Jesuo, la Ĉiela Edukanto, kiuj troviĝas en tiu biblia fragmento.

Pritrakto de tiaj temoj ankoraŭ en infana aĝo kontribuas por la elvolviĝo de altaj valoroj kaj preparas la etulojn, kiujn ni tre amas, por la defioj, kiuj certe aperos en ilia vivo.

 

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO PER GOOGLE LIBROJ <<<

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO DE LA LIBRO EM PDF-FORMATO <<<

Jesuo amas ĉiujn homojn sur la planedo Tero kaj deziras, ke ni ĉiuj vivu Pace.

Ĉi tiu titolo, la 23-a en la ekumena kolekto “La Sankta Evangelio de Jesuo”, estas inspire elprenita el la Bona Mesaĝo de la Dia Amiko laŭ Mateo, 18:12 ĝis 14; kaj Luko, 15:1 ĝis 7, kaj el la frataj instruoj de la verkisto Paiva Netto, kiu de pli ol ses jardekoj pritraktas la Sanktan Evangelion kaj la Redemptoran Apokalipson de Jesuo, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo de Dio — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Johano, 13:34 kaj 35) —, en plej diversaj amaskomunikiloj.

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO PER GOOGLE LIBROJ <<<

>>> SURKLAKU ĈI TIE POR ELŜUTO DE LA LIBRO EM PDF-FORMATO <<<

 

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Libro „La parabolo de la perdita ŝafo“ estas parto de Ekumena kolekto „La sankta Evangelio de Jesuo“ de aŭtoro William Luz, eldonita de Legio de Bona Volo en marto 2022. Unua teksto estas traktaĵo pri Nova ordono de Jesuo kiun li donis al homoj – „vi amu unu alian, kiel Mi vin amis“. Grava penso estas ankaŭ: „Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.“ Homoj estas kaj restas amikoj al Jesuo nur respektante ordonon ke ili estu en rilatoj de amo al aliaj homoj, kaj tio estas lia fundamenta ordono. Tion Li lernis de lia Patro. Sekvas nova ordono de Jesuo: „Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas.“ La parabolo de la perdita ŝafo ekestis kiel rakonto el Sankta Evangelio de Jesuo laŭ Mateo kaj Luka. Tio estas simbola rakonto pri Dio kiu egale amas ĉiujn terajn estulojn ne forlasas kaj flankenlasas homojn. Temas pri valoroj de amo kiuj apartenas al iu ajn homo por ĉiam, egalrajte kaj el koro. Jesuo rakontis al homoj simbolan rakonton kiel parabolo instruema je ekzemplo de cent ŝafoj inter kiuj unu ŝafo erarvagis kaj perdiĝis. Kiel estas grave unutempe serĉi unu ŝafon, lasante aliajn naŭdek naŭ ke atentu paŝtiston. Ŝafon oni devas serĉi ie ajn ĝi troviĝas. Kiam ŝafo estas trovita, tiam serĉanto povas festi kun ĝojo inter amikoj kaj najbaroj. Rakonto restas mesaĝon ke unu meritas atenton de aliaj en grupo sendepende de grandeco de grupo. Parabolo instruas ke al iu homo ne estas morale rifuzi apogon en malfacilaĵo, ĉar granda familio de Dio estas frateca komunumo. Parabolo validas precipe por agadoj kaj konvinkoj de Jesuo kiu sekvis Dion kaj Li ankaŭ estas granda amiko kiu ne forlasas amikon – meze de la vojo, kio signifas neniel en neniaj situacioj. Pro tio konkludo el parabolo ankaŭ estas ke pli da ĝojo donas pekulo kiu pentas, ol naŭdek naŭ justuloj kiuj ne bezonas penti. Homoj devas kredi kaj fari ĉion por Senlima Ekumenismo, esti preta por Solidareco, Kompato, Mizerikordo.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Koran dankon por la ĉarma parabolo pri la perdita ŝafo. Mi ĝuis ĝin, malgraŭ ke jam delonge mi ne plu estas infano. Plaĉas al mi ankaŭ, ke al la rakonto mem estis aldonitaj diversaj taskoj, kiujn la infanoj povas plenumi. Sukceson al viaj pluaj eldonaĵoj! Amike Fejfi
País: 
Eslováquia

Skribu komenton