EN ĈI TIU KRISTNASKO, EMOCIIGU VIN PER LA KANTO “JESUO DENOVE INTER NI!”

El la Redakcio
|
09.12.2025 | Mardo | 9:10 Horoj

Festi la Kristnaskon de Jesuo signifas memori, ke Lia dia mesaĝo restas viva! Li, universala referenco de Amo, Respekto kaj Solidareco, inspiras nin pripensi niajn sintenojn, fortigi la ligojn kun tiuj, kiujn ni amas, kaj vivi valorojn, kiuj konstruas la veran Pacon.

Tiaj gravaj agoj ne devas resti limigitaj al unu periodo de la jaro, sed esti praktikataj ĉiutage. Do, en la festadoj de ĉi tiu tiel signifa dato, ni dediĉas al vi la kanton “Jesuo denove inter ni!”, de la komponisto Paiva Netto (1941-2025).

Ke ĉi tiu mesaĝo alportu sereniĝon, lumon kaj renovigon en ĉi tiu finiĝo de 2025 kaj komenco de nova ciklo:

JESUO DENOVE INTER NI!
Inspirite de la Elaĉetinto Apokalipso de Jesuo, 21:3 kaj 4.


Muziko, teksto kaj rakonto: Paiva Netto
Aranĝo kaj direktado: Vanderlei Pereira
Interpreto: Orkestro Bona Volo kaj membroj de la Ekumenaj Korusoj Infan-Junula Bona Volo kaj Komunuma Nair Torres, de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito de Brazilo kaj de Eksterlando.

Paiva Netto:
Apokalipso de Jesuo
por la Kore Simplaj,
ĉapitro 21:
“Nova Ĉielo, Nova Tero”.

Tio estas la Spirita Renoviĝo,
kiun la popoloj tiel bezonas.
Jes, la popoloj tre bezonas
Spiritan Renoviĝon,
por ke ni vere
loĝu en Nova Ĉielo
kaj Nova Tero,
kun la Nova Jerusalemo,
promesitaj de Jesuo en la Apokalipso
al tiuj, kiuj persistos ĝis la fino!

Koruso:
Antaŭen, do,
Militistoj de la Kristo!
Kuraĝaj Konstruantoj de la Paco de Dio
inter la homoj sur la Tero!

Antaŭen!
Jesuo nin atendas tie antaŭe! Antaŭen!
Antaŭen!

Gloro al Vi, ho Kristo de Dio,
Sublima Gvidanto de niaj vivoj!
Supera Sinjoro de ĉiuj Eklezioj! Amen!

En Viaj Sanktaj Manoj, Sinjoro,
niaj vivoj, niaj vivoj!

Kaj la Apokalipso de la Kristo
nin komfortas kaj malkaŝas:
“Dio loĝos kun ili.
Ili estos Liaj popoloj,
kaj Dio mem
estos kun ili kaj estos ilia Dio.”

“Kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj;
kaj la morto jam ne ekzistos;
ne plu ekzistos funebro,
ne plu ekzistos plorado,
nek krio, nek doloro;
ĉar la unuaj aferoj forpasis.”

“Dio loĝos kun ili.
Ili estos Liaj popoloj,
kaj Dio mem
estos kun ili kaj estos ilia Dio.”

En Viaj Sanktaj Manoj, Sinjoro, niaj vivoj, niaj vivoj!

Gloro al Vi, ho Kristo de Dio, Sublima Gvidanto de niaj vivoj!
Supera Sinjoro de ĉiuj Eklezioj! Amen!
Amen!
Amen!
Amen! 
Amen! 

Ĉu ĉi tiu mesaĝo bonfaris al via Animo? Do lasu vian komenton kaj kunhavigu ĝin kun tiuj, kiujn vi amas.          

                                      Feliĉan, Konstantan Kristnaskon de Jesuo!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON