Kiel kontraŭbatali rasismon kaj esti kontraŭrasisma?

Atentu: Rasismo estas krimo!

Isaías Nascimento
|
13/11/2023 | Lundo | 15:25 horas

Ni invitas vin legi tiun ĉi tekston, kiu, surbaze de Ekumena Spiriteco, helpas nin pripensi, kiel kontraŭbatali rasismon. Bonan legadon!

Gravas komenci emfazante, ke la luktado kontraŭ rasismo estas antikva kaj ankoraŭ necesa. Jen ĉi-sube, kelkaj historiaj ekzemploj.

Maria Firmina dos Reis

Maria Firmina estis brazila verkistino. Ŝi estas rigardata kiel la unua nigrahaŭta romanistino de Brazilo, kaj dum longa tempo en la historio, ŝiaj verkoj kaj ŝiaj faroj restis forgesitaj. Ŝi skribis libron nomatan Úrsula, por denunci la vundojn de sklaveco dum la 19-a jarcento, kaj por montri, ke oni devas digne trakti nigrulojn.

Rosa Parks fariĝis heroino en la batalado por rasegaleco kaj kontraŭ antaŭjuĝo en Usono. Ŝi alfrontis rasan segregacion en usonaj aŭtobusoj, kiu tiam devigis la nigrulojn cedi siajn sidlokojn al blankuloj. Ŝia sinteno, kiel ajn simpla ĝi povus ŝajni, signifis rompi la kruelan trudadon de rasismo.

Rosa Parks

José do Patrocínio estis brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro kaj politika aktivulo. Li elstaris kiel unu el la plej gravaj personoj en la movado ĉi-landa por la abolo de sklaveco. Li kreis ĵurnalon nomatan Cidade do Rio por denunci sklavecon, kaj li bataladis por ĝia estingo.

Luiz Gama estis brazila advokato, abolisto, oratoro, ĵurnalisto kaj verkisto, kaj fariĝis Patrono de la Abolo de Sklaveco en Brazilo.

Pastoro Martin Luther King Jr., elstara batalanto por la egaleco de civilaj rajtoj en Usono, partoprenis multajn agojn celante la finon de rasa segregacio. Sed la fama manifestacio en la urbo Selma restas historie markita pro ĝia batalo por la balot-rajto de la afrik-usona komunumo.

Valorigo de la Homo

Edukanto Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, per siaj tekstoj kaj predikoj, jam ekde la 1980-aj jaroj denuncadis rasismon, klasante ĝin kiel maldecaĵon, kaj komparante ĝin al la rasapartiga politiko de Sud-Afriko, eĉ se respektante ilian malsimilecon pro certaj specifaĵoj, diskonigante sociajn temarojn, kaj prezentante Jesuon, la Dian Liberiganton, kiel Dian referencon por tiu debato, pripensado kaj agoj por elradikigi rasismon.

Tial ni prezentas la noblegan mesaĝon de Paiva Netto por komenci nian konsideradon kaj montri la sintenon de la Dia Religio por valorigi la homon kaj lian Eternan Spiriton:

La manko de solidara spirito ŝanceladas la homaron. Necesas elradikigi definitive la rasismon, ĉar, el ĝia interno, ĝermas la plej timigaj specoj de persekutado, kiuj malhelpas la starigon de Paco en nia planedo. Ni ĉiuj, sen malfortiĝo, devas ŝanĝi tiun hontigan situacion. Ni kontraŭas la rasismon, ĉar ni batalas precipe por la digneco de la homo. (La dikliterigo estas nia.)

Ĉi-rilate, ni emfazas, ke la Kristo ĉiam sendas al la Tero, de tempo al tempo, kuraĝajn gemisiulojn por elradikigi tiun socian kanceron nomatan rasismo, kaj ankaŭ por veki la socion en ĝiaj diversaj agokampoj (kiel montrite ĉi-sube) celante estingi la perforton kontraŭ homoj kaj la kulturan heredaĵon de sklaveco.

Ni daŭrigu la legadon…

Ĉu rasismo estas problemo pasinta aŭ ĉu ĝi ankoraŭ malutilas la nuntempan socion?

Rasismo estas esprimo de la neperfekteco de la homoj, kiuj bezonas sin reeduki kaj perfektigi sur la Tero kaj en la ĉielo de la Tero.

Ĉar la rasismo ankoraŭ ekzistas, tial ni bezonas alpreni pozicion kaj adopti efikajn sintenojn por ŝanĝi tiun hontindan realon. “Ĉu homoj spektas rasismon?” “Kion ili faras?” “Ĉu ili silentas?” “Ĉu ili agas?” “Ĉu ili reagas?” “Ĉu ili estas ĝenataj?” “Ĉu ili ploras?” “Ĉu ili indiferentas?”

Kompreni, ke ekzistas rasismo, montras, ke ni bezonas evolui kaj elpaŝi efike, saĝe kaj nerefuteble por tiun situacion ŝanĝi. Esploroj ankaŭ montras, ke oni malkonsentas pri tio. Malkonsento estas parto de demokratia debato, sed nia konduto neniam estos sindetena.

La batalado kontraŭ rasismo estas kaj individua kaj kolektiva. Individua rilate al tio, kion ĉiu povas plenumi por plibonigi sian personan mondon kaj la universon, de kiu li estas parto. Kaj kolektiva, ĉar ni bezonas krei leĝojn, projektojn, produktojn, filmseriojn, kiuj helpos identigi socian rasismon kaj efike kontraŭbatali ĝin.

Kio estas rasismo?

Rasismo estas sistemo de struktura subpremado en socioj. Per la starigo de hierarĥio inter rasaj grupoj, ĝi naskas privilegiojn politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj simbolajn por difinita grupo, malutilante la ceterajn grupojn. Ĝi ankaŭ estas difinebla kiel ideologia sistemo de rasa hegemonio.

Rasismo troviĝas en la vortoj kaj agoj de homo, kiam li humiligas, persekutas, mortigas, vundas la genton, la religion, la kulturon, la haŭtkoloron, la tradicion, la naciecon, resume, kiam li malŝatas tion, kio estas malsimila.

Kompreni, kiel rasismo kuŝas en la enaĵoj de socio, helpas kompreni tiun problemon kaj ankaŭ konsideri kaj agi antaŭ tiel malsimpla situacio.

Multaj homoj kaj institucioj engaĝiĝas en kontraŭrasisman agadon. Aldone al vortoj, ni bezonas agojn.

Kelkaj personoj fondas lernejojn por plivalorigi diversecon; aliaj kreas kampanjojn en aŭtobusoj por konsciigi la homojn; ekzistas tiuj, kiuj organizas manifestaciojn por denunci rasismon; kelkaj ellaboras kantotekstojn por helpi la popolamason pripensi la temon; aliaj plenumas esplorojn por science kompreni rasismon, surbaze de datenoj kaj demandoj profundaj kaj alcelaj.

La manieroj de agado estas multfacetaj, ni ne sukcesos mencii ĉiujn, sed en la kontraŭrasisma batalado troviĝas multaj engaĝitaj homoj.

Edukanto Paiva Netto kontribuas al la diskuto, helpante nin kompreni, kio estas rasismo, ĝiajn sociajn, moralajn kaj spiritajn rezultojn, kaj ankaŭ alprenante pozicion antaŭ temo tiel grava kaj aktuala. En sia artikolo “Rasismo estas maldecaĵo”, li klarigas:

Rasismo estas maldecaĵo (same kiel sociaj, seksaj, religiaj, sciencaj aŭ iaj ajn antaŭjuĝoj). Ĝi subfosas ne nur la klopodojn de negroj, sed ankaŭ de malriĉaj blankuloj, de indianoj, de enmigrintoj... Temas krome pri ia socia diskriminacio. La manko de solidara spirito korodas la homaron. Nepre necesas unu fojon por ĉiam forigi rasismon, ĉar ene de ĝi aperas la plej mallumaj specoj de persekutado, kiuj malfaciligas la starigon de Paco en la mondo. Ni ĉiuj, kune, sen malvigliĝo, devas ŝanĝi tian hontigan situacion. Ni kontraŭas rasismon, ĉar ni batalas precipe por la digno de la homo. 

Por venki rasismon, ni bezonas solidarecon kaj staradon aktivan kaj efektivan. Solidarecon kun la doloro de suferantoj kaj sindefendon kontraŭ rasismo, por puni la indiferentajn konforme al la leĝreguloj; investi en reedukadon, kaj ankaŭ diskuti la temon laŭ socia kaj spirituala vidpunkto; starigi agadon hejme, en la lernejo, en la preĝejo, en la kvartalo, en la komunumo, por agi pri tiel delikata kaj grava temaro.

Kiel kontraŭbatali rasismon?

Ĉi-cele ni bezonas demandi nin: Kiel esti kontraŭrasisma en la ĉiutaga vivo?

Kio estas kontraŭrasismo? Laŭ reta vortaro: “Sinteno aŭ ideologio, kiu kontraŭstaras rasismon; ekz-e: kontraŭrasisma reklamkampanjo”.

Ĉe Jesuo troviĝas lecionoj por ke ni estu kontraŭrasismaj

Ni citos kelkajn bibliajn versiklojn, laŭ kiuj Jesuo invitas nin aŭdace plenumi la Bonon.

Jesuo analizas la aŭdacon de la apostoloj de Dio, asertante: “(...) la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo” (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 16:8).

Por kontraŭbatali rasismon, ni bezonas audace plenumi la Bonon, kiel instruas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Ni ne rajtas esti timemaj, malkuraĝaj, sindetenaj. Rasismo estas semo kultivata en multaj koroj, kiun ni devas elradikigi, elsarki el la socio.

Jesuo atendas de ni sintenon kaj agadon por la Bono, kaj ke ni malarmu la korojn, por ne okazigi ian ajn malrespekton al niaj similuloj.

Per Sia letero al la Eklezio Laodikea, Jesuo klarigas saĝe kaj averte:

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; Mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.

16 Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, Mi elsputos vin el mia buŝo (Apokalipso de Jesuo, 3:15 kaj 16).

La varmeta ne agas por plibonigo. Ni ne troviĝu nek agordiĝu kun tio! La varmo por Jesuo signifas vivi Liajn instruojn pri Amo kaj Justeco, ne resti senfaraj antaŭ tiel hontindaj realoj.

La Saĝulo de Jarmiloj valorigas tiujn, kiuj agas kaj laboras por la Dia Paco, por la venko kontraŭ rasismo: “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 5:9).

La pacigantoj agas, laboras, reedukas, persistas, starigas la Pacon de Dio en la koroj, eltirante rasismon el siaj koroj kaj kontraŭbatalante ĉi tiun malsanon socian, moralan kaj spiritualan.

+Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Kelkaj konsiletoj por esti kontraŭrasisma:

a) Teknologio helpas identigi kaj kontraŭbatali rasismon.

b) Koni la koncernajn leĝojn, kaj paroli pri ili kaj pri ilia aplikado.

c) Ĉar unu el la kolonoj de rasismo estas opinii sin supera al aliulo pro diversaj kialoj, ni bezonas malkonstrui tion per nia kono spirita, historia, scienca kaj per ĉio, kio povas riĉigi la diskuton. La kapablo de ĉiu homo troviĝas ne en lia haŭtkoloro, sed en la oportunoj ricevataj kaj utiligataj de li. Antaŭ Dio, ni ĉiuj havas la saman kapablon.

ĉ)  Denuncojn pri rasismo oni neniam rigardu kiel ĝenaĵon. Ili estas tre serioza afero! Kio estas erara, tion oni devas puni, korekti, por ke ĝi ne ripetiĝu. Sindeteno aŭ indiferento ne kontribuas al la debato.

d) Jesuo inspiras nin agadi por la Bono. Jesuo instruas al ni ne malŝati aliulan valoron. Li instruas al ni agnoski liajn kvalitojn kaj lerni per ili. En la Parabolo pri la Bona Samariano (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 10:25-37), Li prezentas kiel heroon unu homon, pro lia sinteno de kompato, respekto kaj gastamo. Samarianoj kaj judoj havis malakordojn politikajn, sociajn kaj religiajn. Jesuo instruas agnoski kaj valorigi la kvalitojn de la Spirito en la diversaj kulturoj, kie naskiĝas la Spirito (t.e. la individuo).

e) Ni devas inkluzivigi en nian rutinon vizitojn al muzeoj kaj artejoj, liberajn kursojn, filmojn, muzikojn, televid-seriojn, informfilmojn kaj tiom multajn artlingvaĵojn kiom eble, kiuj helpu ĉiun homon kompreni aliulan kulturon kaj lerni ŝati kaj respekti ĝin.

f)  Gepatroj devas interparoli kun siaj gefiloj pri la temo. Samkiel ni diskutas la prizorgadon de sano, la gravecon de bona lerneja edukiĝo por ricevo de ofico, ni ankaŭ devas dialogi familie pri tiu ĉi temo. Se ni sentos nin necertaj, estas konsilinde serĉi fakulojn, kiuj povos helpi nin klarigi kaj pripensi la temon.

g) Tiun temon oni debatu en la lernejoj, por ke la novaj generacioj meditu pri ĝi, donu sian opinion kaj konstruu projektojn de espero kaj respekto al la homo.

larsaodomingos.com

Jen konsiletoj, ne formuloj fermitaj, neŝanĝeblaj. Kontraŭrasismaj agoj devas adaptiĝi al la situacio, uzi strategiojn taŭgajn por la celata publiko, lingvaĵon kompreneblan por la celata aĝo, kapablon integriĝi al la Gardanĝeloj, por ke ili inspiru argumentojn kaj agojn por la Bono.

Tial ni starigu la konsideradon pri “manieroj kontraŭbatali rasismon” en ĉiuj situacioj kaj kampoj de nia vivo. Ĉiam troviĝas io, kion ni povas plenumi por plibonigi la socion kaj fari ĝin pli justa kaj egalisma por ĉiuj.

Ĉu tio estas situacio facile kaj rapide solvebla? Ĝi neniam estis! Sed ni povas kunstrebi, doni al ĝi la meritatan atenton, studi pri la temo, serĉi scion kaj alcelajn agojn.

Ni finas ĉi tiun konsideradon per la vortoj de edukanto Paiva Netto, publikigitaj en lia libro Trezoroj de la Animo, paĝo 36, sub la titolo “Faligo de gentaj baroj”:

La influo de la elaĉeta mesaĝo de Jesuo liberigas nin el la plej potenca sklaveco: nescio pri la Diaj Leĝoj regantaj la Universon. Atenta kaj ekumena legado de la Evangelio kaj de la Apokalipso, en Spirito kaj Vero, laŭ la Nova Ordono de la Ĉiela Edukanto, prilumas nian konscion dum tiu irado. Disfalas la senvalora koncepto pri supozataj gentaj baroj. Haŭtkoloro neniam povos kvalifiki la Eternan Spiriton de la homo, kreitan laŭ la bildo kaj simileco de Dio, kiu estas Amo (Genezo, 1:27, kaj Unua Epistolo de Johano, 4:8). Sekve, nur amante per la Dia Amo ni kapabliĝos spirite. Jesuo diris, en Sia Evangelio, laŭ Johano, 13:35: “Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.” (La dikliterigo estas nia.)

Ni dankas la konsiderojn de Frato Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Tiuj, kiuj batalas por estingi rasismon, volas esti agnoskataj pro la vivado de la Dia Amo.

ATENTU: Rasismo estas krimo!

Rasismo – socia kancero

TAKSU ĈI TIUN PAĜON