Preĝo de Charitas

El la Redakcio
|
11/09/2017 | Lundo | 16:30 horas

Dediĉu preĝon al ĉiuj suferantoj! Preĝado estas potenca ilo, kiu trankviligas la internon de individuo, kaj sendas vibradon de Amo kaj Paco al ĉiuj niaj geamatoj kaj al ĉiuj bezonantaj apogon.

Aldone ĝi estas sincera interparolo inter kreito kaj la Kreinto. Instruas José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

“Nepre necesas preĝi kaj vigli, precipe dum krizaj okazoj, en iu ajn loko aŭ momento. Doloro ne atendas oportunon por bati sur la pordon de la koro. Kaj preĝado utilas ne nur dum la afliktaj momentoj de la vivo, sed esencas, kiam oni serĉas solvojn al defioj filozofiaj, politikaj, ekonomiaj, sciencaj, religiaj, artaj, sportaj, publikaj, hejmaj”.

Do haltu momente, kaj dediĉu la Preĝon de Charitas (Karitato, en la latina lingvo) al iu! Per la ĉi-suba video, vi aŭskultos tiun preĝon belege deklamata de la karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979), en la portugala. Legu ĝian subtekston en Esperanto.

 

Preĝo de Charitas

Mediume skribita en la Kristnaska nokto, je la 25-a de decembro 1873, fare de Mme. W. Krell, en la urbo Bordeaux (Francujo), laŭ diktaĵo de la Spirito nomata Charitas, kaj publikigita en Rayonnements de la Vie Spirituelle.

Dio, nia Patro, 
kiu estas la tuta Potenco kaj Bono,
donu forton al tiuj,
kiuj trairas suferon,
donu lumon al tiuj,
kiu serĉadas Veron,
metu en la koron de la Homo
kompatemon kaj Karitaton.
Dio!
donu al vojaĝantoj la gvidantan stelon,
al afliktito konsolon,
al malsanulo ripozon.
Konduku kulpulon al pento.
Donu al Spirito veron,
al infano gvidanton,
al orfo patron.
Sinjoro! Via Bonkoreco
etendiĝu super ĉio, kion vi kreis.
Kompaton, Sinjoro,
al tiuj, kiuj Vin ne konas,
esperon al tiuj, kiuj suferas.
Via Bonkoreco permesu,
ke konsolantaj Spiritoj
ĉie disĵetu Pacon, Esperon, Fidon!
Ho Dio!
fulmo, fajrero el Via Amo povas lumigi la mondon,
permesu, ke ni trinku el la fontoj
de tiu fekunda, senfina Bonkoreco.
Kaj ĉiuj larmoj sekiĝos,
ĉiuj doloroj kvietiĝos.
Unu sola koro, unu sola penso suprenflugos ĝis Vi,
kiel krio de rekono kaj de amo.
Kiel Moseo sur la monto,
ni Vin atendas kun malfermitaj brakoj,
Ho Bonkoreco,
Ho Beleco,
Ho Perfekteco.
Ni deziras iel
meriti Vian mizerikordon.
Dio!
donu al ni forton,
helpu nian progreson
por ke ni supreniru ĝis Vi;
donu al ni puran karitatemon kaj humilecon;
donu al ni fidon kaj racion;
donu simplecon,
kiu faros niajn animojn
spegulo, sur kiu reflektiĝos
Via Dia Figuro.

VIDU PLI:
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Ekkonu kaj partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

La artikolo, kiun vi dedichis al pregho, estis ege bona kaj ghi montris al mi kiel grava estas la pregho en la homa vivo. Legante ghin, mi sentis la influon de la bono kaj de la nobleco. Koran dankon. Julian Modest.
País: 
Bulgária

Vi vidas multajn homojn hodiaŭ, kiuj spertas malsamajn nivelojn de angoro en siaj vivoj. Kompreneble, en iuj formoj ĝi estas malpli bunta, en aliaj ĝi estas pli bunta, kio foje kondukas al kolapso de iliaj vivoj. Ni havas verson en la Korano, kiu fakte tre klare metas antaŭ ni la kuracon por angoro en unu frazo: Se vi celas trankviligi viajn animojn kaj eliri el la konstantaj batoj de angoro, la vojo estas memori Dion. Kiam via fido al Dio malpliiĝas, estas kvazaŭ vi restus sola en ĉi tiu mondo. Estas tre malsame por iu, kiu havas en sia mensa fono, ke ĉi tiu senfina mondo havas kreinton kaj li ne restis en ĉi tiu mondo kun iu, kiu pensas, ke la universo estis fondita hazarde kaj li ankaŭ apartenas al ĉi tiu mondo de akcidentoj. Estis ĵetita. Nu, ĉi tiu malbona penso povas kaŭzi maltrankvilon al homoj.
País: 
Irã

En artikolo "Pregxo de Charitas" estas enhavitaj multaj mesagxoj kaj pensoj. Unua mesagxo estas ke ni/vi dedicxu pregxon al suferantoj. Ecx ne ekzistas nur suferantoj gxenerale, sed en pluraj formoj en diversaj landoj sub multe da cirkonstancoj. Viktimoj de malfelicxoj, militoj, naturaj katastrofoj, malsatuloj, malricxuloj, forpelitaj el siaj domoj kaj landoj. rifugxintoj/ekzilitoj, kondamnitoj, politikaj persekutatoj ktp. Pregxo je la nome de cxi-tiuj homoj, kaj ecx ilia propra pregxo multe signifas kaj gravas por nepre ili mem. Kiel bone edukatno Paiva Netto akcentis, ne rilatas pregxo nur al afliktoj kaj problemoj de niaj krizaj kaj malfacilaj momemtoj de la nia vivo, sed ankaux tio estas instigo por solvi problemojn kaj por plifaciligi koncernajn situaciojn kiam premo pro multe da afiktoj kaj problemoj endangxerigas nian normalan vivon kaj sanon. "Pregxo de Charitas" de s-rino W. Krell estas belega poemo ekestinta dum unu Kristnaska nokto, dedicxita al Amo, Bonkoreco, Karitato, Fido kaj al cxio kio prezentas homan bon(korec)on kaj veran progreson en nia vivo kaj mondo. Tio estas pregxo por pli bona mondo, por niaj spiritoj, por niaj konsciencoj... Je la fino de gxi estas je dispono pluaj ligiloj al pregxoj (de Sankta Francisko, Patro Nia, kaj aliaj formoj de esprimado de pregxoj kaj kredo).
País: 
Croácia (Hrvatska)

Skribu komenton