pripensante ke doloras nur la "foriro" de iu, kiam la tempo kune estis bela,
mi estas dankema, tiom dankema, ke ne plu doloras,
sed felichigas min la ideo ke mi havis tiun grandan donacon koni kaj kunghui parton de niaj vivoj kun tiu persono.
mi ja scias ke neniu volas ke iu doloru post la forpaso de li aû shi!
do kial mi akceptos tiun nebonvenan doloron?
mi rajtas plori por ke mia koro ne dronu emocie
tamen tiuj larmoj lavas miajn okulojn kiuj nu vidas la eksteran mondon
fermante la okulojn mi revidas chiujn ajn, revidas memorindajn aferojn
kaj ridetas , reghuas la memorajhojn
do karaj
eble mi jam trovis mian propran vojon el la funebra tunel, chu?
knufle
Mar, 07/13/2021 - 13:58