Skribu komenton

Zlatko Hinšt

Dim, 06/04/2023 - 16:59

La artikolo sub titolo „La Profetaĵoj vivas“ kun subtitolo „La klimataj ŝanĝiĝoj kaj la mesaĝo de Apokalipso“ de Angélica Periotto estas provo de ligado de kelkaj gravaj faktoj el studoj kun atentigo al danĝeroj por vivo sur la Tero. La plej bona ekzemplo estas proceso de globa(la) varmigado devenanta el pliigo de emisioj de karbonaj oksidoj kaj aliaj forcejaj gasoj al atmosfero. Ofte prezentata estas teorio kiu akcentas karbonan dioksidon kaj metanon kiel ĉefan kaŭzon de klimataj ŝanĝiĝoj. Ekestas efiko de forcejo kiel grava polucio kaj formo de detruado de naturo kaj homa sano kaj kvalito de la vivo. A. Periotto elstaras detalojn el kazo de Thwaites Glacier (kromnomita Doomsday Glacier) ekspozita en reteldono de CNN la 15-an de Februaro 2023 (enmetita estas ligilo al menciita artikolo de Laura Paddison) kiu montras karakterizojn de okazaĵo en okcidenta parto de kontinento Antarktiko. En relative varma oceano (fakte tre malvarma, sed varma en komparo laŭ antaŭaj periodoj), ekzistas glaciejo kies grandeco estas komparebla kun usona federacia ŝtato Florida trairas retreton. Fina rezulto dum retreto de glaciejo pro degelado povas rezulti kun pliigo de marnivelo por 10 futoj kun pliigo de temperaturo. Tio signifas pli da spacoj por homoj, elmigradoj de loĝantaroj el marbordaj areoj de unuopaj kontinentoj kaj landoj (ekologiaj elmigradoj). La aŭtorino nomas ĝin „La glaciejo de la Apokalipso“ laŭ atentigantaj profetaĵoj el Apokalipso. Estas grave akcenti ke en unuopaj areoj pro tro grandaj temperaturoj ili ne estos plu agrablaj kaj favoraj por homa vivo kaj aliaj formoj de vivo. Al altiĝantaj temperaturoj montras ankaŭ Raporto de interregistaraj fakuloj de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (OUN), publikigita en Novembro 2021, prezentanta multe da datumoj pri stato de medio laŭaspekte de klimataj ŝanĝoj je bazo de fizikaj sciencoj. En aldonaĵo de artikolo estas jutuba video SOS Tero, kanto kiun kantas infanoj kiuj lernas en Instituto de Edukado de brazila Legio de Bona Volo. Sekvas rerigardo de Paiva Netto el lia verko „La Profetaĵo sen Mistero“ al Apokalipso de Jesuo kiel Revelacio. Por detruado de vivmedio respondeco estas en homoj, ni devas esti konsciencaj de ripetiĝo de niaj malbonaj agoj kaj tuj redirekti niajn agojn kaj kondutojn. En teksto estas ekzemplo de brulvundiĝo per granda varmego de homa haŭto kiam ekestas haŭta kancero, unu el la plej oftaj malsanoj en mondo kaŭzitaj ofte pro klimataj ŝanĝoj. La 5-an de Junio estas Monda Tago de la Medio, devas esti tago niaj la plej pozitivaj streboj.
País: 
Croácia (Hrvatska)