La 29-a de junio: Tago de la Juna Legiano de la Bona Volo de Dio

El la Redakcio
|
08/06/2016 | Merkredo | 9:45 horas

En ĉi tiu 29a de junio 2017, oni memorfestis 61 jarojn da laboro de Paiva Netto en Legio de Bona Volo, signifan daton kiu reprezentas multe pli ol bona ekzemplo. Temas pri okazaĵo, kiu inspiras la nunajn kaj estontajn generaciojn, ĉar en ĉiuj momentoj li neniam rezignis pri siaj idealoj, tenante sin firma je sia sindevontigo.

Memorfestante 61 jarojn da signifaj servoj plenumitaj kaj 76-jariĝo, Paiva Netto agas kun senlaca spirito por ĉiam realigi la Bonon favore al la proksimulo.

Jean Carlos

La 1-an de julio 2017 okazos la ferma evento de la 42-a eldono de la Forumo. Jen speciala tago, kiu havos fratecajn agojn, kulturajn prezentadojn kaj solenan kunsidon kun fratama kaj ekumena parolado de Paiva Netto, kiu klarigos ĉiujn  pri la Evangelio kaj Apokalipso de la Dia Majstro, kaj inspiros ĉiujn fariĝi ĉefroluloj de la bonaj transformoj, kiujn ili aspiras por si, por siaj familianoj, por siaj komunumoj kaj por la mondo.

Ekkonu la Ekumenan Junularon de la Bona Volo de Dio.

Tiu agado-idealo, kiun li portis ekde frua aĝo (montrante sin interesata pri temoj neordinaraj kaj filozofiaj), akiras eĉ pli da forto danke al signifa epizodo okazinta komence de la 1950aj jaroj. Paiva Netto memoras, kun detaloj, pri tiu memorinda dato: “En 1953, en Rio-de-Ĵanejro, kiam mi estis 12-jara, mi ricevis de bela nigra sinjorino broŝureton eldonitan de LBV”.

Kaj li aldonas: “Post tri jaroj, en iu mateno, mi vekiĝis kun granda volo ŝalti la radioaparaton. Tion farinte, mi aŭskultis, per radiostacio Tamoio [poste ĝi nomiĝos Mundial], kortuŝan komponaĵon de Joseph Möhr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863), Feliĉa Nokto: tio estis la 29a de junio 1956. Scivole, mi demandis: Panjo, kristnaska muziko en junio?! Sekve, Zarur komencis legi la elprenon de la Evangelio de Jesuo laŭ Luko 2:14, per kiu la Anĝeloj anoncas Lian Ĉielan Naskiĝon: 'Gloro al Dio en la Altoj kaj Paco sur la Tero al la Homoj de Bona Volo!'. Post aŭdi liajn klarigojn, mi tuj diris decide: Panjo, jen tiu kiun mi akompanos! Mia koro vekiĝis por tiu Nobla Idealo. Kaj en tiu sama tago, en kiu oni omaĝas la sanktulojn Petro kaj Paŭlo, mi prenis mian biciklon kaj volonte iris sur la stratoj peti helpon por la Institucio”.

Jean Carlos

Pro tiu ago (kaj pro tiom da aliaj, kiujn li gvidis ekde tiu dato), la 29a de junio estas konsiderata la Tago de la Junulo de la Bona Volo de Dio.

Sendu gratulvortojn pro la dato

TAKSU ĈI TIUN PAĜON