Vidu la ĉefajn eventojn de la programaro pri la 27-a datreveno de TBV

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 8:45 horas

Templo de Bona Volo — atesto pri persistado en la Bono!

Persistado ĉeestas ĉiun parton de tiu Monumento. Jen fratama medio, kiu vekas bonajn sentojn, plifortigas animojn kaj renovigas la energiojn de ĉiuj pilgrimantoj, ĉu religiemaj aŭ ne, por ke ankaŭ ili persistu kaj venku siajn ĉiutagajn batalojn. Tial la festoj pro ĝia 27-a datreveno, okazintaj la 21-an kaj 22-an de Oktobro 2016, temis pri: “Nia atesto pri Persistado en Jesuo”. La Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro estas senegala ekzemplo pri Amo, Bonkoreco kaj Justo, kaj inspiris la tutan proponon ekumenan kaj porpacan de TBV. Li mem jam instruis per Sia Evangelio laŭ Luko, 21:19: “Per via pacienco vi akiros viajn Animojn”.

Alexandre Rueda

Paiva Netto parolas dum la solena sesio de la 27-jariĝo de la Templo de Bona Volo. 

La 22-an, la festceremonioj inkluzivis Solenan Kunsidon, sub la gvidado de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, kiu ankaŭ festis siajn 60 jarojn da laborado ĉe la Institucioj de Bona Volo (kompletigitajn je la 29-a de Junio ĉi-jare). La starigo de TBV estas unu el la multaj faraĵoj de Paiva Netto, kio pruvas lian nelacigeblan sindediĉon por multobligi Solidarecon kaj Pacon.

Vidu kelkajn fotojn pri la evento: 

Vivian R. Ferreira

La programaro finiĝis per la vortoj de la fondinto de la Templo de Bona Volo, Paiva Netto, kiu alparolis ĉiujn per rekta elsendo de komunika satelito.

Gustavo Henrique

La programaro finiĝis per la vortoj de la fondinto de la Templo de Bona Volo, Paiva Netto, kiu alparolis ĉiujn per rekta elsendo de komunika satelito.

Vivian R. Ferreira

La festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 21-a kaj 22-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn. La programaro por tiuj datoj inkluzivis kulturprezentojn, muzikspektaklojn, prelegojn, artekspoziciojn kaj ekumenajn ceremoniojn, pri la centra temo “Nia atesto pri Persistado en Jesuo”.

Spektaklo Legia Muziko — Paiva Netto — La vojirado de homo de Bona Volo, unu el la gravaj kulturaj spektindaĵoj, kiuj estis parto de la festo pri la 27-jariĝo de TBV.

José Gonçalo

La Artgalerio de la Templo de Paco prezentis historian ekspozicion pri la 60-jara laboro de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, ĉe la Institucioj de Bona Volo.

Lucas Mariano

Ĉiujare, la 21-a de Oktobro, ĝia datreveno, estas festata per Ekumena Ceremonio, kun la ĉeesto de aŭtoritatuloj, religiaj gvidantoj kaj reprezentantoj de diversaj tavoloj de la socio.

Thiago Bianchi

Fondita en 21/10/1989, la Templo de Bona Volo — konata kiel la Templo de Paco — estas la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo, laŭ oficialaj datumoj de la Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto.

Sciu pli pri la konstruado de la Monumento de Paco.
Ekumena ceremonio markas la Tagon de Ekumenismo en la brazila ĉefurbo. 

Persistu en la Bono kaj renovigu viajn energiojn ĉe la Templo de Bona Volo! i estas malfermita al la publiko 24 horojn ĉiutage, kaj la eniro estas senpaga. En la loko disponeblas aliro-deklivoj, savelirejoj, senpaga parkejo, restoracioj kaj lunĉejoj. Cele faciligi la viziton de alilandanoj, TBV kalkulas je la apogo de dulingvaj akceptistoj. 

Adreso: Asa Sul aŭ Setor de Grandes Áreas Sul (SGAS) 915, Brasília — Brasil (ĉirkaŭ 8km for de la internacia flughaveno de Braziljo. Antaŭvidata tempo: 10 minutoj)
Telefono: (+5561) 3114-1070
Oficiala retejo: www.tbv.com.br/esperanto/
Retpoŝto: esperanto@bonavolo.co

TAKSU ĈI TIUN PAĜON