Ĉe Internacia Forumo, gejunuloj debatas la Apokalipson de Jesuo

Ekkonu la Ekumenan Junularon de la Bona Volo de Dio.

Carlos Eduardo Fernandes
|
30/05/2017 | Mardo | 17:00 horas

La Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio okazas ekde 1975. Ĝi estas malfermita kaj konstanta spaco por ĉiuaĝaj gejunuloj, kiu aŭspicias studojn kaj debatojn, artajn kaj kulturajn prezentadojn, krom solidaraj kaj edukaj mobilizoj. Ĝin okazigas la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio, kiu estas Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo.

rgb(255, 255, 255);">42-a Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio.  

En sia 42-a eldono, la Forumo, kiu daŭros unu jaron, pritraktas la temon elektitan de la partoprenantoj mem: “Ni Ĉiuj Estas Profetoj”, kiu estas tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, kaj titolo de unu el liaj verkoj de la kolekto “La Apokalipso de Jesuo por la Simple Koraj” — kolekto, kiu kunigas plurajn analizojn pri la Finaj Profetaĵoj, publikigitajn per libroj, ĵurnalartikoloj, revuoj kaj retejoj, kaj ankaŭ per radi- kaj televidprogramoj. Lernu pli pri la historio de la Religio de la Universala Amo kaj pri la Apokalipso de la Dia Kristo.

“Urĝas demonstri, ke la Profetaĵo ne nepre estas sinonimo de katastrofo, sed klarigo pri la rilatoj inter kaŭzo kaj efiko. Ĝi estas la sumo de ĉio bona aŭ malbona plenumita de ni. Necesas, ke ni lernu tion, por povi fari ĝin elemento por konscia progresado, tiel ke ni transformiĝu, plenkonscie, en determinantojn de nia estonteco, sur la Tero kaj en la Ĉielo”, asertas Paiva Netto en sia artikolo Vekiĝo de l’ konscia civitano.

Legu kelkajn el tiuj analizoj pri la Apokalipso de Jesuo, en la artikoloj:
La averto de Schiller kaj la funkcio de la Doloro
Ĉiela Promeso rilate la finon de Doloro
Tempo por repensado sur divano

La 1-an de julio 2017 okazis la ferma evento de la 42-a eldono de la Forumo. Jen speciala tago, kiu havis fratecajn agojn, kulturajn prezentadojn kaj solenan kunsidon kun fratama kaj ekumena parolado de Paiva Netto, kiu klarigis ĉiujn pri la Evangelio kaj Apokalipso de la Dia Majstro. Ĝi ankaŭ inspiris ĉiujn fariĝi ĉefroluloj de la bonaj transformoj, kiujn ili aspiras por si, por siaj familianoj, por siaj komunumoj kaj por la mondo.

Ricevante la vibrojn de tiu evento, legu pri la agoj, el kiuj konsistas la Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio:

Debatoj kaj studoj 

Solidaraj kaj fratamaj agadoj 

Artaj kaj kulturaj aktivecoj kun Ekumena Spiritualeco

KIO INSPIRI ĈION ĈI?

La Plej Alta Celo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la Planedo Tero. Ĉi-cele agas la Legia Junularo: disvastigante, per ĉiu aktiveco plenumita de ĝi, la sanktajn instruojn de la Dia Majstro, kiuj plenigas niajn korojn per Espero, per Renovigo de la Vivo, per Respekto, per Amo kaj Justeco. La Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, parolas al ĉiuj, kiuj vivas bonajn valorojn, ne distingante socian klason, etnon, religion aŭ mankon de religio. Tial, Liaj lecionoj ĉiujn celas, en ĉiuj eblaj medioj.

La Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo ankaŭ diskonigas, ke ĉiu bona konduto estas plifruigo de la Reveno de la Kristo, kiu devas unue okazi en la koro de ĉiu individuo, kiel instruas Paiva Netto: “Jesuo naskiĝas kaj renaskiĝas ĉiutage en la koroj de Bona Volo. Kaj same Li anticipe revenas per agoj de homoj, kiuj subtenas Lian idealon en Bono”. Tial, ĉiu horo estas taŭga horo por plenumi kaj disvastigi Bonon!

Legu: La Triumfa Reveno de Jesuo

Ĉu plaĉas al vi la Forumo? Entajpu viajn komentojn ĉi tie, kaj ekkonu la adreson de la preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON