Paco estas temo diskutata de gejunuloj dum internacia forumo

El la Redakcio
|
27/06/2023 | Mardo | 13:15 horas

La Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio okazas ekde 1975. Ĝi estas malfermita kaj konstanta spaco por ĉiuaĝaj gejunuloj, kiu aŭspicias studojn kaj debatojn, artajn kaj kulturajn prezentadojn, krom solidaraj kaj edukaj mobilizoj.

Organizate de la Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo, la 48-a eldono de la Forumo pritraktis la temon “Senarmigi korojn  — Cele al Kulturo de Bona Volo kaj Paco, naskita el Jesuo”. Tio estas tezo de José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu liveras gravajn pripensojn pri la maniero, kiel ni atingu la veran kaj tiel aspiratan Pacon.

En sia artikolo, havanta la saman titolon de la tezo, asertas la radikronikisto kaj ĵurnalisto:

“Nu, vivi la senarmilan Pacon, ankaŭ per la frata reedukado morala kaj spirita de ĉiuj nacioj, estas neprokrastebla ago por la postvivado de la popoloj. Sed tiucele necesas unue malarmi la korojn, konservante la prudenton, kion mi emfazis al la kompakta amaso da ĉiuaĝaj gejunuloj aŭskultantaj min en Jundiaí/SP, Brazilo, en Septembro 1983, kaj kion mi publikigis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, la 30-an de Novembro 1986. Cetere, kiel mi povis tiam aserti, la reala danĝero konsistas ne nur en la armiloj, sed ankaŭ en la cerboj, kiuj kreas armilojn, kiuj elpensas kondiĉojn, lokajn kaj tutmondajn, por uzi ilin, kaj kies fingroj premas pafellasilojn kaj butonojn (...)”.
 

Poste, li klarigas, ke:

“Jen la grava mesaĝo de la Religio de la Tria Jarmilo, kiun inspiras la Kristo, la Princo de la Paco: malarmi, per forto pli potenca ol malamo, la koleron, kiu pafigas armilojn. Temas pri eduka laboro kun vasta spektro; eĉ pli, temas pri reedukado. Kaj tiu potenca energio estas la Frata Amo — ne la ankoraŭ komenca amo de la homoj —, sed la Dia Amo, per kiu ni ĉiuj bezonas nutri nin. Ni havas enmane la plej potencan ilon de la tuta mondo. Jes, ĝuste ĝi evitos la diversajn formojn de milito, kiuj naskiĝas en la Animo de vivanto, kiam ĝi malsanas (...)”.

Vidu, kiel okazis la ferma evento!

Post unu jaro da debatoj kaj agoj pri la temo, la forumo okazigis la ferman eventon en la 1-a de Julio, en pluraj Brazilaj kaj alilandaj urboj, kaj ĝin elsendis la Amaskomunikiloj de Bona Volo (radio, televido kaj interreto).

La programaro konsistis el la MasterClass Legiana Muziko, pritemaj metiejoj, la Ceremonio de Spirita Bapto de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio kaj la Spektaklo Generacio J, de Jesuo!.

La plej atendata momento estis la prediko de Paiva Netto, kiu kuraĝigis la novajn generaciojn ne maltrafi la oportunojn por Bonfarado, kaj, per kuraĝa humilo, praktiki Solidarecon, inspirate de la ekumenaj kaj frataj lecionoj de la Kristo de Dio.

Vidu kelkajn fotojn pri la evento: 

Ĉiam kredante kaj impulsante junularan ĉefrolon en la konstruado de pli bona mondo, oni lanĉis je la ferma kunsido la 49-an eldonon de la Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio!

La plej voĉdonita temo, kiu gvidos la venontajn pripensojn, estos “Jesuo, Ekumenismo kaj la arto kunvivi fratece”. Ĉu vi deziras scii pli? Se jes, tajpu vian komenton ĉi-malsupre. :)

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

La junuloj -- nia espero por savantoj de nia planedo kiel vivejo.
País: 
Austrália

Paco estas la plej grava celo en la mondo, chu inter indivíduos, chu inter nacioj. Gratulon al LBV!
País: 
Brasil

El Redakcio de LBV mi ricevis rete artikolo „Paco estas temo diskutata de gejunuloj dum internacia forumo“ pri organizado de Internacia Forumo far de Junulara movado de institucioj de LBV kiel la 48-a eldono por pritrakti temon „Senarmigi korojn — Cele al Kulturo de Bona Volo kaj Paco, naskita el Jesuo“. Temas pri tezo de la edukanto Paiva Netto kiel atingi tiom bezonatan Pacon surbaze de ankaŭ antaŭe je difinita maniero transprenita el lia artikolo „Senarmigi korojn“. Tio estas klopodoj por tiel neanstataŭebla Senarmila Paco, ĉar grava kaj neprokrastebla afero per multe da agado por postvivado de la homaro. Dum Forumo predikis Paiva Netto, akcentante gravecon de praktikoj de Solidareco kaj de Bonfarado. Kelkaj fotoj bone montras al ni grandecon kaj viglan publikon, junularon aktive partoprenintan en ĉiuj partoj de la programo, de parolata parto kaj muzika parto, plenumita de legianaj muzikistoj. S-ro Paiva Netto dum siaj 67 jaroj post konigo de Alziro Zarur faris multe por Legio de Bona Volo. Li fariĝis ĵurnalisto kaj komunikanto, kaj tio estas okazoj por ekkoni homojn kaj iliajn problemojn kaj psikologio. Li okupiĝis pri pensoj de Jesuo Kristo, kristanismo ĝenerale, kaj poste interplekti tion kun ideoj de Alziro Zarur kaj liaj pensoj, unuavice kun mezo de atenteco al spiritaj aspektoj. Iom post iom li fariĝis grava edukanto, verkisto kaj, eĉ kun talento por muziko, bona komponisto. Kiel heredinto s-ro Zarur, Li ekestis kaj estas sukcesaj longjaraj direktoro de Legio de Bona Volo kaj gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li instruis/-as pri Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro kaj Lia Nova Ordono. Poste sekvis liaj ideoj, pensoj kaj instruoj pri ekumenismo kiel estas Ekumenismo de Koro kaj solidareco kiel Ekumena Solidareco ktp. Plej ofte bazaj fontoj estas bibliaj, Evangelioj kaj Apokalipso de Jesuo kune kun diversaj pensoj de filozofoj, verkistoj, fakuloj. En siaj predikoj kaj publikaj ekspozadoj de religiaj kaj aliaj temoj li dum tio aŭ poste estis akompanata per muziko kiun li ŝatas, komprenas kaj kreis/-is. Ĉio tio faras fortojn en ĉi-tiu nelacigebla homo.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Skribu komenton