34-jariĝo de la Templo de Bona Volo!

Mesaĝu omaĝe al la datreveno de TBV

Da Redação*
|
23/10/2023 | Lundo | 13:50 horas

Jam delonge ni spertas defiajn tempojn, kaj individue kaj kolektive, en la diversaj kampoj de la homa vivo. Sekve, nia interna serĉado de Paco, por trovi respondojn, kiuj kondukas nin al pli bona ekzistado, estas efektive serĉado konstanta kaj ĉiam pli necesa.

Do kiel ne perdi nian Anim-ekvilibron dum nia irado? Kiel kultivi la bonan idealon enkore, persistante en la plenumado de Bono, sen malvigliĝo?

Nu do, la Templo de Bona Volo (TBV), pro sia mistiko, beleco kaj stimulo al Ekumena Spiritualeco, estas ĉiam memorata kiel la ejo por plenumi tiun petegon de la Animoj, kiuj serĉas kaj bezonas Pacon, trankviligon kaj spiritan nutradon.

Ĝi restas dum la 365 jartagoj malfermita al la ĝenerala publiko, por akcepti religiulojn aŭ nekredulojn, kaj, en la 21-a de Oktobro 2023, ĝi atingis 34 jarojn da ekzistado! Ekkonu iom pli la monumenton, la datrevenan programon, kaj mesaĝu al TBV!

La sanktaj ejoj de la Templo de Paco:

 

Survoje al la 34-jariĝo de TBV

En la 20-a kaj 21-a de Oktobro miloj da pilgrimantoj partoprenis la memoreventojn de unu plia datreveno de la monumento, la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1.

“En TBV, la dia forto de la Unua Karitato” estis la slogano, kiukarakterizis ĉi tiun eventon, invitante al ĉiuj senti la Amikan Ĉeeston de Jesuo kaj de la Lum-Spiritoj, kaj teni brulanta la flamon, kiu gvidas nin ĉiutage vivi la Bonon, sendepende de aĝo, profesio, lando aŭ religia kredo. 

La fondinto de TBV, José de Paiva Netto, klarigas tiun koncepton, kiun ni devas neniam formeti:

“Ĉar ĉiumomente mi klopodas teni en mia Animo la Unuan Karitaton2tiun impeton, kiu magie antaŭenpuŝas nin, kiam ni eltrovas la Bonan Idealon de nia vivo: Jesuo, la trankviligo de la suferantoj, la preventa medicino, kiun la mondo tiel forte bezonas”.

Oktobro ĉe TBV

 Dum tiu tuta monato, la monumento liveras specialan datrevenan programon. Vidu kelkajn elstaraĵojn:

Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo
José Gonçalo
Braziljo, Federacia Distrikto — Artaj verkoj en la Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo.

La 1-an de Oktobro, ni ĝuis ĉeeste kaj interrete, la Kulturan kaj Artan Ekspozicion — Jesuo estas la Religio de la Vivo, kiu prezentis, per senlime ekumena maniero, tion, kiu estas Jesuo, kaj la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

La ekspozicio festis la Oran Jubileon de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kaj ĉiuj objektoj estis originalaj artaĵoj. Ili aludas al la jena mesaĝo: ​ 

“Jesuo estas la Religio de la Vivo, de la ĉiutaga vivo kun ĉi ties defioj kaj turmentoj. Sole nur per Lia apogo, paŝon post paŝo, ni povos venki la mondajn dolorojn. Jesuo ne estas retorika figuro. Li estas tuŝebla realo, kiu die influas la homan cerbon kaj koron”, laŭ difino de Paiva Netto.

Ekumena Ceremonio

José Gonçalo, Paulo Medeiros, Alziro Paolotti de Paiva

La 19-an de Oktobro okazis tradicia evento en la Navo de TBV, nome la “Ekumena Ceremonio”.

La evento memorigis la Tagon de Ekumenismo, festatan ekde 2003, en la 21-a de Oktobro. Per ĝi, religiaj gvidantoj, reprezentantoj de diversaj kampoj de la homa scio kaj de organizaĵoj de la civila socio kunvenas por interŝanĝo de ideoj pri konstruado de socio pli solidara kaj fratama, kiu respektas la homon super ĉio.

La Religio de la Universala Amo pioniras kaj grave kontribuas por la dialogo inter la diversaj religiaj kredoj

Spektaklo Legiana Muziko — La Religio de la Universala Amo
Thiago Mendes

Je la 20-a de Oktobro estis prezentita Spektaklo, kies celo estas ekkoni kaj pliprofundigi en la historio de Religio de la Tria Jarmilo, ĉar ĝi ĉi-jare atingis sian 50-jariĝon, apogante la homojn, kiuj bezonas trankviligon kaj spiritualan klarigon.

21-a de Oktobro

Kaj je la 21-a de Oktobro la kulmino de la programo estis la Ekumena kaj Fratama Mesaĝo de la fondinto de la Templo de Bona Volo, José de Paiva Netto, kiu ofte prezentas mesaĝojn pri Paco, invitante nin al konstruado de pli bona socio, inspirate de la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj de Liaj ekzemploj.

Vidu kelkajn el tiuj momentoj ĉe la sekvanta galerio: 



__________________________

1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 - *La Unua Karitato — Letero de Jesuo al la Eklezio en Efeso (Apokalipso, 2:4).

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Multan dankon pro sendo de redakcia artikolo pri atendata festo la 21-an de Oktobro 2023 de aktuala jariĝo de TBV sub titolo "Survoje al la 34-jariĝo de Templo de Bona Volo" aperigita de la 15-a de Septembro 2023. Ĉi-jara festo estas nun post koronavirusa pandemio organizita per surloka programo, kaj el artikolo kiu esprimas pretecon de teamoj de LBV, kaj kiuj ĉion bone faros. Mi gratulas pro tuttaga programo kun diversaj kaj riĉaj detaloj. Estas bone se multe da junuloj vizitos Templon kaj preĝos. Kompreneble, gravaj estas ankaŭ aliaj vizitontoj. Animoj de vizitontoj estu preparita por esprimi sentojn de bonetosa kaj bonspirita proksimeco inter homoj de diversaj religiuloj kaj senreligiuloj. Ekzistas eblecoj por uzado de YouTube kaj aliaj Interretaj teknikoj, radio kaj televido, kaj revuo „Jesuo alvenas“ por prezenti programon kaj partoprenontaj dum festo. Muzikistoj de LBV, kies muziko vere estas bela kaj alloga, povas fari bonegajn koncertojn. Ni povas vidi plurajn fotojn, kaj mi supozas ke plimulto inter ili prezentas personaron de LBV. Estas bone ke vi prezentu situaciojn kun elektitaj homoj. Mesaĝo por partoprenantoj-vizitantoj de festo kaj Templo kun mistiko kaj beleco estas ke ili ĝuu en bona etoso kaj trankvileco malgraŭ tumulto de homoj en sepedra piramida konstruaĵo kun kromoterapia eblecoj. Por ĉiuj homoj estas necesaj Amo kaj Paco kiel neniam antaŭ Mi deziras multe da sukcesoj kaj bonan laboron al LBV-anoj, aparte akcentante bondezirojn al ĝia Esperanto-teamo. Al ĉiuj elkoraj salutoj
País: 
Croácia (Hrvatska)

Vi en redakcio faris aldonon kun teksto „Jesuo, la Ekumena Kristo“ en formo de klarigoj pri pensoj kaj instruoj de Paiva Netto. Mi el lia libro „Espero neniam mortas“ metis resumitajn kelkajn klarigojn pri liaj pensoj kaj instruoj. Transpasi krizojn – ĉiujn malfacilaĵojn ni devas preni kiel seriozan obstaklon kiujn ni devas transpasi fiere, ne evitante problemojn (p. 65). Homoj povas suferi kaj travivi dolorojn, sed obstineco en batalo devas esti venkintaj, aŭ provizore ni povas ili mildigi. Ĉiu batalo devas esti efike gvidata, kaj venko post tion enhavas plenan sencon, estas esenco de instruoj de Paiva Netto. Ĉiam estas Espero – Animoj kiuj estas for de Amo sekiĝas, restas senfruktaj kaj ekestas sterileco. Ni bezonas Dian Justecon por resanigi niajn vundojn en niaj Animoj, te. ili ricevas Amon de Dio. Trovi bonajn solvojn estas nia granda zorgo kiuj devas enveni en la kernon de la problemoj. Tiam ni povas esti pretaj por venkoj, por nova agado. Paiva Netto skribas: „Pro tio estas grava Evangelio-Apokalipso de Jesuo, ĉar ĝi estas bezonata piliero de moderna civilizacio por venki ĝiajn grandegajn defiojn.“ (p. 84-85). Venki malfacilaĵojn – Ekumena Preĝo de la Kristo „Patronia“ parolas al ni pri nia ĉiutaga pano kiun ni bezonas, sed parto de homoj ĝin ne havas, aŭ havas nesufiĉe. Ne neniam ne forgesu devigon por helpi al malriĉuloj, al malfeliĉuloj kaj „konduki bezonaton sur pli lumajn vojojn“. Sekvas instruo: „Travivi la Karitaton de Dio reprezentas unu el kialoj de la vivo de komunumoj sur la Tero.“ Eĉ, se ni troviĝas en la plej malbonaj cirkonstancoj en la mondo „ni ne rajtas perdi la Esperon“ (p. 96-97). Paco, kiu nin instigas – En niaj Animoj ni sentas la Dian Esperon kiu venas el Alto kaj ankaŭ Paco sur la Tero al la homoj de Bona Volo. Tio estis inspiro por Konstanta Kristnasko de Legio de Bona Volo. Interesa estas logomarko de Legio de Bona Volo – „blua koro pulsanta laŭ Ekumena Solidareco“ kun almetitaj bibliaj vortoj de fondinto de LBV Alziro Zarur pri „Paco sur la Tero al la homoj de Bona Volo“. Sankta Evangelio laŭ Johano kiu prenis vortojn de Jesuo estas fundamento de la Institucio de Bona Volo: „Novan Ordonon Mi donas al vi; vi amu unu alian; kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.“ (p. 136-137). Transformi idealon en pragmatismon – Paiva Netto okaze de la lanĉo de la Fundamenta Ŝtono de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco deklaris en Braziljo kiel ĉefurbo de Brazilo ke „estas nepre necese malsuprenveni el altaj sferoj de ideoj al la ebenaĵo de realigoj“. Interesa estas penso de Karl Marx ke: „Por plenumi ideojn, necesas homoj, kiuj funkciigas praktikan forton.“ (p. 189-190).
País: 
Croácia (Hrvatska)

Dio benu la Institucion LBV, kiun delonge laboras favore al la paco, la plej antikva sonĝo de la homaro! Dio vin benu.
País: 
Brasil

Certe tiu templo de paco estas ege necesa lau la jus pasintaj eventoj : akrigo de la konflikto inter la israelanoj kaj palestinanoj kaj la nuna tendenco al amigo de multe da landoj; Kion ili preparas? Do ni festu kaj kriu ke ni volas pacon
País: 
Austrália

Saluton al ĉiuj pacemuloj, Mia patrino diris al mi, ke ne estas pli granda timo ol la timo ektimi. Estas unu granda kialo de la origino de militoj. Por eviti tion, necesas DIALOGO, ĉiam pli da dialogoj, sen ĉese por atingi stabilan PACON.
País: 
Suíça

Okaze de la 34-a jubileo de TBV daŭran sukceson kaj feliĉon!
País: 
Alemanha

Al chiuj festontoj de la 34jara ekzisto de la Templo de Bona Volo mi deziras sukceson en via por paca agado.
País: 
Bélgica

Multan dankon pro sendo de redakcia artikolo pri atendata festo la 21-an de Oktobro 2023 de aktuala jariĝo de TBV sub titolo "Survoje al la 34-jariĝo de Templo de Bona Volo" aperigita de la 15-a de Septembro 2023. Ĉi-jara festo estas nun post koronavirusa pandemio organizita per surloka programo, kaj el artikolo kiu esprimas pretecon de teamoj de LBV, kaj kiuj ĉion bone faros. Mi gratulas pro tuttaga programo kun diversaj kaj riĉaj detaloj. Estas bone se multe da junuloj vizitos Templon kaj preĝos. Kompreneble, gravaj estas ankaŭ aliaj vizitontoj. Animoj de vizitontoj estu preparita por esprimi sentojn de bonetosa kaj bonspirita proksimeco inter homoj de diversaj religiuloj kaj senreligiuloj. Ekzistas eblecoj por uzado de YouTube kaj aliaj Interretaj teknikoj, radio kaj televido, kaj revuo „Jesuo alvenas“ por prezenti programon kaj partoprenontajn dum festo. Muzikistoj de LBV, kies muziko vere estas bela kaj alloga, povas fari bonegajn koncertojn. Ni povas vidi plurajn fotojn, kaj mi supozas ke plimulto inter ili prezentas personaron de LBV. Estas bone ke vi prezentu situaciojn kun elektitaj homoj. Mesaĝo por partoprenantoj-vizitantoj de festo kaj Templo kun mistiko kaj beleco estas ke ili ĝuu en bona etoso kaj trankvileco malgraŭ tumulto de homoj en sepedra piramida konstruaĵo kun kromoterapia eblecoj. Por ĉiuj homoj estas necesaj Amo kaj Paco kiel neniam antaŭ Mi deziras multe da sukcesoj kaj bonan laboron al LBV-anoj, aparte akcentante bondezirojn al ĝia Esperanto-teamo. Al ĉiuj elkoraj salutoj
País: 
Croácia (Hrvatska)

Mi dankas pro la bildoj kaj tekstoj, rigardinte ĉion tion estas kvazau mi estus surloke.
País: 
Finlândia

Dankon al E-teamo de LBV pro diskonigo de tekstoj okaze de la 34-a jariĝo de Templo de Bona Volo. Mi trarigardis multe da belaj fotoj. En aparta teksto estas priskribite detale pri riĉa enhavo de kutima jara festo okaze de datreveno de malfermo de TBV. Daŭrigu agadi diligente kaj obstine je celoj de Paco kaj Amo en nia Mondo, Kun elkoraj salutoj
País: 
Croácia (Hrvatska)

Paĝoj

Skribu komenton