La Reveno de Jesuo estas la temo pritraktata de junuloj ĉe internacia forumo

43-a eldono debatas la tezon de Paiva Netto: "Profetaĵo, Fino de la Tempoj kaj la Triumfa Reveno de Jesuo"

El la Redakcio
|
30/06/2018 | Sabato | 9:00 horas
José de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

La Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio okazas ekde 1975. Ĝi estas malfermita kaj konstanta spaco por ĉiuaĝaj gejunuloj, kiu aŭspicias studojn kaj debatojn, artajn kaj kulturajn prezentadojn, krom solidaraj kaj edukaj mobilizoj. Ĝin okazigas la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio, kiu estas Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo.

En sia 43-a eldono, la Forumo, je la dua sinsekva tempo, studas la Lastan Libron de la Sankta Biblio, nome la Apokalipso de Jesuo. Ĉijare la temo pritraktata estis elektita de la partoprenantoj mem: "Profetaĵo, Fino de la Tempoj kaj la Triumfa Reveno de Jesuo", kiu estas tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, kaj estas verko de la kolekto “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”. Ĝi konsistigas analizojn pri la Finaj Profetaĵoj, publikigitajn per libroj, ĵurnalartikoloj, revuoj kaj retejoj, kaj ankaŭ per radi- kaj televidprogramoj. 

Lernu pli pri la historio de la Dia Religio kaj pri la Apokalipso de la Kristo de Dio.

Asertas la verkisto Paiva Netto per sia artikolo Ĉio en la mondo ŝanĝiĝos: Mi verkis en la brazila ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 8-a de Februaro 1987: (...) Baldaŭ la plej gravaj nomoj en radio, gazetaro kaj televido (kaj nuntempe mi dirus: en interreto) pritraktos la Profetaĵojn de la Kristo per plena seriozeco kaj atento, alvokitaj de la homa instinkto por postvivado. Temoj, kiuj nuntempe aperas sur la unuaj paĝoj malsupreniros al duaranga nivelo. Ĉio ŝanĝiĝos en la tuta mondo, kiu evoluos kongrue kun la Ekumena Jesuo, kiu prezentas al la mondo Sian Parolon de Paco ― “Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13) ―, ne plu por malsuperaj interesoj. Ni travivas tempon de eksterordinaraj ŝanĝoj. Fino de jarcento, de jarmilo kaj de ciklo apokalipsa. Sed komenco de eksterordinara epoko por ĉi tiu mondo. Simile al pomo, kiu eĉ se putra, enhavas fekundajn semojn, en tiu fino pulsadas embrio de ia tute nova komenco por la Homaro. Falos antaŭjuĝoj, kiuj disigas la homojn, eĉ falos dogmoj de la Scienco, kiuj ankoraŭ ekzistas, kiel ili ĉiam ekzistis... Sufiĉas vidi, ke akademiismo dum jarcentoj subtenis la absurdan doktrinon de geocentrismo... Kaj ve al tiu, kiu kontraŭdirus tion!...”.

+ Vidu la kategorion "Apokalipso" en la blogo de la verkisto Paiva Netto kaj legu aliajn artikolojn pri tiu temo.

"Profetaĵo, Fino de la Tempoj kaj la Triumfa Reveno de Jesuo"

La 30-an de Junio 2018, sabate, okazos la evento de konkludo de la 43-a eldono de la Forumo. Jen speciala tago, kiu havos fratecajn agojn, kulturajn prezentadojn kaj solenan kunsidon kun fratama kaj ekumena parolado de  Frato Paiva Netto, kiu klarigos ĉiujn pri la Evangelio kaj Apokalipso de la Dia Majstro, kaj inspiros ĉiujn fariĝi ĉefroluloj de la bonaj transformoj, kiujn ili aspiras por si, por siaj familianoj, por siaj komunumoj kaj por la mondo.

Ricevante la vibrojn de tiu evento, legu pri la agoj, el kiuj konsistas la 43-a Internacia Forumo de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio:

Debatoj kaj studoj 

Solidaraj kaj fratamaj agadoj 

Artaj kaj kulturaj aktivecoj kun Ekumena Spiritualeco

Kio inspiri ĉion ĉi? 

La Plej Alta Celo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la Planedo Tero. Ĉi-cele agas la Legia Junularo: disvastigante, per ĉiu aktiveco plenumita de ĝi, la sanktajn instruojn de la Dia Majstro, kiuj plenigas niajn korojn per Espero, per Renovigo de la Vivo, per Respekto, per Amo kaj Justeco. La Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, parolas al ĉiuj, kiuj vivas bonajn valorojn, ne distingante socian klason, etnon, religion aŭ mankon de religio. Tial, Liaj lecionoj ĉiujn celas, en ĉiuj eblaj medioj.

La Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo ankaŭ diskonigas, ke ĉiu bona konduto estas plifruigo de la Reveno de la Kristo, kiu devas unue okazi en la koro de ĉiu individuo, kiel instruas Paiva Netto: “Jesuo naskiĝas kaj renaskiĝas ĉiutage en la koroj de Bona Volo. Kaj same Li anticipe revenas per agoj de homoj, kiuj subtenas Lian idealon en Bono”. Tial, ĉiu horo estas taŭga horo por plenumi kaj disvastigi Bonon!

Legu: La Triumfa Reveno de Jesuo

Ĉu plaĉas al vi la Forumo? Entajpu viajn komentojn ĉi tie, kaj ekkonu la adreson de la preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON