Vidu kiel okazis la memorfesto pri la 33-a datreveno de la Templo de Bona Volo!

Unu plian fojon la konstanta pilgrimado al TBV okazis perrete

El la Redakcio
|
24/10/2022 | Lundo | 10:20 horas

TBV — Ŝirmejo por la sento”, la ĉi tiuj vortoj diritaj de ĝia konstruinto, José de Paiva Netto, markis la 33-jariĝon de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, Federacia Distrikto de Brazilo, kiun oni festis en la 21-a de Oktobro 2022.

Tiu fama difino montras ĝian universalan akceptadon kaj ĉies unuiĝon por la komuna Bono, kiun tiu monumento transdonas, per la spertado de la Ekumenismo.

Egeziel Castro

     

Kaj, por festi tiun gravan mejloŝtonon, grandan eventon elsendis per la Komunikreto 100-procente Jesua  (radio, televido kaj interreto). Ne elhejmiĝinte, miloj da familioj povis partopreni kaj solidigis en siaj hejmoj plivastigon de la sanktaj kaj ekumenaj etosoj de la Templo de Paco!

Spektu la okazintaĵojn:

La 21-an de Oktobro

La fondinto de TBV, José de Paiva Netto

Dum la tuta tago okazis tre speciala programaro! La plej atendata programero estis la mesaĝo de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto. 

Emmanuel Zarur

    

Krome li lanĉis la novan, reviziitan kaj pligrandigitan eldonon de lia libro Jesuo, la Dia Liberiganto, kiu estas disponebla ĉe TBV, ĉe la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj ĉe la ĉefaj librovendejoj (fizikaj kaj virtualaj), en la portugala.

Egeziel Castro

Ekumena Ceremonio 

Plie, estis elsenditaj: la tradicia Ekumena Ceremonio, kun mesaĝoj el reprezentantoj de diversaj religiaj konfesioj; la  Spektaklo Legiana Muziko — “Jesuo, la Dia Liberiganto”; momentoj de preĝado kaj ekumenaj studoj; omaĝoj al familioj; edifaj muzikoj kaj fervora pieco, por ke la pilgrimanto povu virtuale fari sian tradician paŝadon al la Piramido de la Benataj Animoj, la Piramido de la Lum-Spiritoj.

Emmanuel Zarur
Spektaklo Legiana Muziko — “Jesuo, la Dia Liberiganto” 

+ Templo de Bona Volo — La gastigo por la sentoj: 

La 19-an kaj 20-an de Oktobro

Sekvu la Mondan Forumon Spirito kaj Scienco, de LBV, pri la temo “Scienco kaj Fido por Kulturo de Paco”, perreta evento en la portugala, angla kaj hispana.

Egeziel Castro

   

Kaj profitu la okazon por informiĝi pri la novaĵoj de la evento per la paĝoj (portugallingvaj) de Instagramo kaj Fejsbuko pri tiu monumento. 

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Rigardante la diversajn fotojn mi ne dubas ke tiu tago estis por la membroj de la Legio de Bona Volo ne ordinara tago kies memoro restos en ilia koro
País: 
Austrália

La 21-an de Oktobro 2022 estis festita grava okazo - 33-jariĝo de ekzistado de Templo de Bona Volo. Kiel uzis bonan nomon, ĝia fondinto kaj konstruinto José de Paiva Neto kies granda foto kun rigardo al Templo dominas, tio estas Ŝirmejo por la sentoj. Estis sendube bele ĉi-tiun tagon en Templo situanta en ĉefurbo de Brazilo - Brazilio (Braziljo), ĉar kiel mi kredas, plimulto da partoprenantoj, apartenas al samaj aŭ similaj vidpunktoj. Estas bele en fotoj vidi Templon kiun vizitas homojn el diversaj landoj, apartenantoj de diversaj religioj, inkluzive ankaŭ agnoskulojn kaj ateistojn kaj vidpunktoj pri politiko, socio kaj vivo. Ankaŭ estas bele vidi grandan koruson kiu kantas kaj donas multe da sentoj pere kantoj plenigitaj kun religiaj kaj bonideaj tekstoj. Precipe bona informo rilatas al infanoj de LBV kiuj estis parto de Ekumena Ceremenio en Spektaklo Legiana Muziko kun muzikverko „Jesuo, La Dia Liberiganto“. Poste sekvis preĝoj kaj ekumenaj studoj, omaĝoj al familioj ktp kiel skribas en raportado. Partoprenantoj surloke povis vere ĝui en preparita muziko kaj en siaj travivaĵoj. Tio estas vera konvinko de Paiva Netto kiu obstine batalas por Amo, Solidareco, Bonkoreco, Grandanimeco kaj por multaj aliaj kvalitoj de homoj kiuj povas helpi plibonigi ilin, inkluzive en monda nivelo - homaron. Pro tio devas esti akcentita grava rolo de Ekumenismo en atingado de la celoj de LBV kaj ĝenerale de humanismaj religio kaj filozofio. Tio signifas konstrui komunan bazon por Bono sur kiu baziĝas unueco kaj unuiĝo de homoj kiuj deziras kontribui al pli bonaj mondo kaj unuopaj socioj. Interesa estas noto kiel subtitolo de granda titolo pri okazado de 33-a datreveno de la Templo: „Unu plian fojon al konstanta pilgrimado al LBV okazis perrete“. Evidente temas pri virtuala pilgrimado pro ekzistantaj cirkonstancoj kiel estas eble konkludi el plua teksto. En funkcio de granda evento estis komunikreto kiel radio, televido kaj interreto. Dankante al tio ne estis necese elhejmiĝi, eĉ inverse enhejmiĝi kaj tiam multe da homoj povis kapti plivastigon de koncernaj mesaĝoj kaj samtempe atingi sanktan kaj ekumenan etoson en siaj hejmoj el Templo de la Paco / Bona Volo. Dankon al ĉi-raportantoj kaj aliaj kunlaborantoj en memorfesto por prezenti ĉion al spektantoj.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Skribu komenton