La Templo de Bona Volo 31-jariĝas!

En la jaro 2020, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme”!

El la Redakcio
|
13/10/2020 | Mardo | 11:20 horas

Ĉiujare miloj da pilgrimantoj kolektiĝas ĉe la Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, por la fratecaj memorfestoj pri ĝia datreveno.

En Oktobro, kiam ĝi 31-jariĝis en la 21-a tago, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme” — pere de la amaskomunikilo de Bona Volo (radio, televido kaj interreto) miloj da homoj sentis la sanktan etoson de la Templo de Paco! konservante ĉi-maniere la necesan fizikan malproksimiĝon rekomendatan de sanaŭtoritatoj dum la mondepidemio de la nova kronviruso.

Restante hejme, miloj da familioj spertis elstarajn momentojn de tiu memorfesto, kiu ĉi-jare gajnas novajn proporciojn kaj dimensiojn.

Programo

Thiago Martins
En la solena sesio ĉiuj rememoris la emociojn sentitajn dum la neforgesebla Legiana Kongreso, kiu celebris la 30-jariĝon de TBV, en la jaro  2019, sub la gvido de Paiva Netto. Ĉi-okaze pli ol 100 mil pilgrimantoj ĉeestis en la brazila ĉefurbo honore al la fonddatreveno de la Templo de Paco.

La eventon elsendis la Amaskomunikiloj de Bona Volo (radio, televido kaj interreto), en la portugala. La plej atendata punkto de la programo estis la solena kunsido gvidata de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto, kiu, per sia fratama mesaĝo, okazigis potencan Ekumenan Ĉenon de Preĝado en la Templo de Bona Volo — “Espero neniam mortos”.

Vivian R. Ferreira

Kaj rekte el la Pac-Navo ankaŭ estis elsendataj momentoj de preĝado kaj ekumenaj studoj, de omaĝoj al familioj, de Legianaj Muzikoj kaj de pieco, por ke la pilgrimanto povu plenumi perrete sian ĉiujaran vojiradon al la TBV!

+ Ekkonu la historion de la Sankta Kristalo, la plej granda ŝtono el pura kristalo en la tuta mondo, instalita sur la pinton de la TBV! Rakontas Maria de Lourdes, edzino de Francisco Jorge dos Santos, la karmemora prospektoro el la urbo Cristalina, Brazilo, kiu trovis tiun kristalŝtonon:

 

La Piramido de Paco, kiel ankaŭ ĝi estas konata, situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo – Brazilo.

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Je tiu speciala tago , la beleco de la loko inspiru la partoprenantojn kaj instigu ilin al solidara vivo , komunikado kun kiel eble plej da homoj kun malsimilaj sintenoj , sed samaj celoj : esti pozitiva membro de la homaro kun respekto al nia medio
País: 
Austrália

Elkorajn gratulojn el Tirana, Albanio okaze de 31 jarigxo de la Templ;o de Bona Volo. Mi gxojas ke via agado nobla rikoltis jam siajn bonajn fruktojn ankaux surkampe de edukado de nova generacio. Tio estas granda inspirigo por cxiuj en la mondo. Cetere mi estas felicxa ke vi uzadas ankaux Esperanton, mian sxatatan lingvon en viaj aktivecoj. Pluajn sukcesojn en via nobla laboro! Amike, Bardhyl Selimi, pensiigxinta instruisto, sekretario de la Albana Esperanto- Asocio
País: 
Albânia

Pro la jubileo de TBV la 21an de oktobro, 2020, mi volas simple saluti ĉiujn homojn, kiuj esperas, fidas kaj laboras por ekumenismo, interkompreniĝo. Mi ankaŭ dankas pro la filmeto pri la tute pura kristalego ĉe la pinto de la Templo de Bona Volo.
País: 
Finlândia

Mi sendas korajn salutojn kaj gratulon el Brno, Ĉeĥa respubliko, okaze de 31 jariĝo de TBV. Dank' al Esperanto mi povis ekscii ne nur pri ekzisto de TBV, sed ankaŭ ekkoni ĉi tiun mirindan konstuaĵon kaj sanktejon.
País: 
República Tcheca

Mi gratulas vian organizon pro edifaj mesaĝoj al la homaro en epoko, kiam tiaj estas tre necesaj.
País: 
Austrália

Mi elkore gratulas la 31-an jarigxon de Templo de Bona Volo dezirante bonan feston kaj agrablajn vizitojn de la Templo. Precipe mi deziras bonan sanon al cxiuj vizitantoj kaj sukcesajn pasxojn en aplikoj de reguloj pri fizika distanco kaj aliaj epidemiologiaj reguloj. Sankta Kristalo sendube helpos al vizitantoj en pli bona restado en Templo kun aliaj bonaj efikoj. Estas grave ke ideo de ekumenismo restu bazo de gxisnuna kaj estonta edukado por paco, libereco, egalrajteco kaj frateco inter popoloj, religioj kaj aliaj karakterizoj kaj valoroj de socia vivo. Restu sanaj kaj raspondecaj kaj felicxe revenu hejme. Kun multe da salutoj el Kroatio kaj el gxia cxefurbo Zagreb
País: 
Croácia (Hrvatska)

EN BRASILO, BONA VOLO-ligo, LABORAS POR LA PACO KAJ EKUMENISMA KUNFRATIĜO TUTMONDA., uzante ankaŭ la internacian lingvon. Estas tre grava afero kiun mi ofte disvastigas ene de la Esperanto-Movado. Ke la Diaj benoj lumu niajn mensojn kaj korojn ĉefe en tiaj malumajn tempojn de pandemio kaj malamo.... kaj ke ni estu kapablaj reagi.... Esperantistoj, kuraĝe ne flankiĝante, ĉiam antaŭen!
País: 
Argentina

Malfuluan saluton!
País: 
Turquia

Belega la festajx-motivo de miloj kaj miloj da BONVOLEAJ HMOJ, omagxe al la nobla laboro de la kunlaborantoj de la LEGIO DE BONA VOLO. Dauxrigu antauxen!
País: 
Chile

Dibenitan 31 jariĝon al TBV, kies programoj ĉiam estas ege interesaj, alvokiĝaj al pilgrimado al tiu Sankta loko. La homoj bezonas tiajn eblecojn renkontiĝi kun Dio, Jesuo kaj Sankta Spirito. Mi multe preĝas, ke la pandemio ne deprenu homajn vivojn.
País: 
Hungria

Paĝoj

Skribu komenton