Infanlibroj en Esperanto

Apero de "Domo sur roko"!

El la Redakcio
|
22/03/2023 | Merkredo | 13:35 horas

La porinfana literaturo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas skribita por infanoj de ĉiuj religioj, kredoj kaj filozofioj. La verkoj prezentas en luda formo, kaj kun multaj ilustraĵoj kaj ekzercoj je la fino, la sanktajn instruojn de Jesuo, la Ĉiela Edukanto.

Pritrakto de tiaj temoj ankoraŭ en infana aĝo kontribuas por elvolviĝo de altaj valoroj kaj preparas la etulojn, kiujn ni tre amas, por la defioj, kiuj certe aperos en ilia vivo.

Apero de Domo sur roko!

Do ne malŝparu vian tempon, alklaku la butonon kaj elŝutu senpage la plej novan libron Domo sur roko!

Jesuo amas ĉiujn homojn sur la planedo Tero kaj deziras, ke ni ĉiuj vivu Pace.

Ĉi tiu titolo, la 24-a en la ekumena kolekto “La Sankta Evangelio de Jesuo”, estas inspire elprenita el la Bona Mesaĝo de la Dia Amiko laŭ Mateo, 7:24 ĝis 28, kaj el la frataj instruoj de la verkisto Paiva Netto, kiu de pli ol ses jardekoj pritraktas la Sanktan Evangelion kaj la Redemptoran Apokalipson de Jesuo, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo de Dio — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Johano, 13:34 kaj 35) —, en plej diversaj amaskomunikiloj.

Ankaŭ elŝutu pliajn verkojn el ĉi tiu librokolekto!

+ Konatiĝu kun la Soldatetoj de Dio, kiel oni karese nomas la infanojn en la Dia Religio! Vidu pli pri la laboro farata por ili

La familio de Jesuo (Google Libroj)

La familio de Jesuo em PDF-formato

 

La parabolo de la perdita ŝafo (Google Libroj)

Juĝu ĉi tiun enhavon: 

Komentoj

Laŭ la kovrlipaĝo de la libro, jam estas alloga. Post legado ĝin, mi povos skribi pli.
País: 
Hungria

Bela eldonajho! Ni bezonas tiajn! Gratulon kaj dankon!
País: 
Brasil

Infana libro „La familio de Jesuo“ de aŭtoro William Luz en Pdf formato, estas enkonduko en religia edukado surbaze de Evangelioj de unuopaj disĉiploj de Kristo kaj eduka aliro de edukanto Paiva Netto. La libro estas bone ilustrita kun pluraj bildoj kaj mallongaj tekstoj enhavataj postuloj, instruoj kaj mesaĝoj. Precipe estis elstarita graveco de Nova ordono de Jesuo Kristo kaj postulo pri amo en rilatoj inter homoj. Akcento estas en praktikado de homa bono. Jesuo kutime renkontiĝas kun homoj kiam li vizitas urbojn kaj vilaĝojn kiuj allogas tre forte kun varmiĝo el iliaj koroj kaj ne eliras el iliaj animoj. Li aparte ŝatas instruadi infanojn kiu atenteme li aŭskultinte lin kaj klopodinte ju pli bone lerni el liaj paroladoj. Kiam homoj avertis unuokaze ke liaj familianoj (patrino kaj fratoj) serĉas lin, li menciis siajn aŭskultatntoj kiel fratoj. Entute homara estas frataro, kaj ĉiuj kiuj plenumadas bonvole volon de la partro en ĉielo estas fratoj kaj povas fari fratan kunvivadon inter homoj tutmonde. Ĉiuj kiuj estas pretaj agadi tielmaniere kun meritoj apartenas kiel parto de Granda homa familio - La familio de Jesuo. Kristo ne apartenas ekskluzive sole al iu religia organizo, eklezio, sekto. Tio inkluzivas esprimi universalan Senliman Ekumenismon. Ekzistas idealoj de Frateco, Grandanimeco, Solidareco, Kompatemo, Mizerikordo, Libereco. Pro tio Ekumena Kristo kiel efektivigado de celoj kaj idealoj postulas necese ekumenan kunlaboron, ekumenan dialogon, multe da klarigoj de kuntekstoj… Kristo bon(kor)e pensis, sed poste li mem estus atentema kaj spertema en sia instruado kaj nuna heredaĵo de instruado devas respekti kondiĉojn de reala vivado en moderna socio. Plej grave ke li transdonis al ni ĉiuj mesaĝon de Dio: Amu aliajn homojn kiel mi amas Vin. Tion plenkreskuloj kaj infanoj devas ĉiam sci(g)i, apliki en multaj situacioj al sinceraj, simplaj manieroj kaj precipe en matura aĝo ili povas pli bone kompreni ĉion en rilatoj inter homoj kaj esprimadi, doni kaj ricevi Universalan Amon. Pro tio estas bone legi libron „La familio de Jesuo“ kaj adekvate scii transdoni al infanoj ĉiujn gravajn instruojn kaj mesaĝojn.
País: 
Croácia (Hrvatska)

Mi kun ĝojo kaj danko elŝutis la pdf-version de la porinfana libro ´La familio de Jesuo´ de William Luz. Mian atenton tuj kaptis ĝiaj tre ĉarmaj ilustraĵoj, kiuj certe allogos la infanojn. La libreto ne enhavas nur la rankonton el la Sankta Evangelio, sed ankaŭ kajeron de ekzercoj. Do ĝi donas al la infanoj ne nur la mesaĝon pri interhoma amo, sed ankaŭ la distriĝon. Malgranda vortareto klarigas kelkajn nociojn. La gepatrojn celas la ĉapitro pri Jesuo kiel la Dia Ŝtatestro, kiu iom parolas pri la kunlaboro inter José de Paiva Netto kaj dokumentfilmisto Roman Dobrzyński. Ili ambau substrekas la vortojn de Kristo pri la interhoma amo. Gratulon al la verkinto kaj eldoninto de ĉi ĉarma verketo!
País: 
Eslováquia

Kun granda intereso mi elŝutis la libron kaj provis imagi, ion infanoj kaj iliaj junaj gepatroj pensus pri ĝi. Mi mem estas ja, maljunega avino sen junaj infanoj aŭ genepoj. Mia lando kaj la popolo en ĝi multe ŝanĝiĝis dum mia longa vivo. Evidente ĉio sekulariĝis, la idealoj ŝanĝiĝis kaj la edukado pri kristanaj virtoj malpliiĝis. La bedaŭrindaj rezultoj jam vidiĝas en la socio. Per la libro "Domo sur Roko" la plenkreskuloj povas gvidi infanojn al pensado pri la ĝusta vojo. Certe la ekzercoj kaj ilustraĵoj plaĉas al infanoj. Tamen mi rekomendas, ke la plenkreskulo unue legu la libron por si kaj nur poste malfermu ĝin por infanoj. Ofte estas pli bone, ke la plenkreskulo prezentu la paĝojn kaj tekstojn buŝe kaj adaptu ĉion laŭ la aĝo de la infano(j).
País: 
Finlândia

Mi opinias ke tiu libro placxos al infanoj cxar ili ne nur legos gxin sed ankau estos aktivaj
País: 
Austrália

Bela libreto por infanoj, plaĉaj bildoj al la teksto kaj interesaj ekzercoj.
País: 
República Tcheca

Skribu komenton