Riskoj de tabakfumado por korpa kaj anima sano

Karine Salles
|
30/03/2016 | Merkredo | 12:00 horas

Cigaredoj mortigas preskaŭ ses milionojn da homoj jare — inter aktivaj fumantoj kaj tiuj, kiuj ĉeestas fumajn lokojn. Lernu, kiel ne esti parto de tiu statistiko.

Forlasi tabakfumadon ne estas facila tasko, ĉar dependo de tabako estas tuto de fenomenoj kondutaj, kognaj kaj fiziologiaj. Esploroj konfirmas, ke malmultaj uzantoj sukcesas je sia unua provo, sed tio ne estu motivo por rezigno. Obstino estas forta helpanto por alfronto al tiu defio, per klarmenso kaj prudento, cele al formeto de cigaredoj.

Epidemio de tabakfumado estas unu el la plej grandaj minacoj al publika sano, kiun la mondo jam alfrontis. Ĝi mortigas preskaŭ ses milionojn da homoj jare, el kiuj pli ol kvin milionoj estas rektaj uzantoj kaj pli ol 600 mil estas tiuj, kiuj staras en fumaj lokoj. Laŭ datumoj de Nacia Instituto pri Kancero (Inca — Brazilo), kompare kun nefumanto, fumanto havas dekoble pli grandan riskon je pulma kancero kaj kvinoble pli grandan riskon eksuferi korinfarkton. Ĉu iu homo volas tiun riskon? Sekve, ĉesigi fumadon estas la sola sana ebleco protekti sian vivon kaj la vivon de proksimaj homoj.

Krom tio, ke ĝi estas tute senutila, cigaredoj malsanigas, malbeligas, damaĝas socian kunvivadon kaj eĉ malbonigas vivkvaliton. “Pasivaj fumantoj povas suferi alergion, riniton, ternojn. Kaj se li submetiĝas al tio dum kelkaj jaroj, hejme aŭ ĉe laborejo, li havos pli grandan riskon eksuferi pulman kanceron, paranazan kanceron, ikton, altan sangpremon, korinfarkton kaj eĉ pulman emfizemon”, klarigis la pulmofakulo Ricardo Meirelles, el Sekcio de Kontrolo de Tabakfumado de Nacia Instituto pri Kancero (Inca), al Portalo Bona Volo.

Krom ĉiuj tiuj damaĝoj al la korpo, fumado alportas plurajn malbonaĵojn al la animo. Cetere, “dum momente ni estas en korpo, sed por ĉiam ni estas Spiritoj”, kiel instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto. La Dia Religio klarigas, ke ĉiutagaj situacioj kaj sintenoj reeĥiĝas je nia eterna spirita vojo. La nunmomentaj elektoj kaŭzas ne nur tujajn rezultojn, sed ankaŭ konsiderindajn rezultojn en proksima estonteco, kiu inkluzivas ankaŭ la vivon post tiu fenomeno nomata “morto”, ĉar “ekzistas Vivo en la Spirita Mondo”, asertas la ĉefgvidanto de Religio de Universala Amo.

Do, englutado de alkoholo aŭ de aliaj drogaĉoj (laŭleĝaj aŭ neleĝaj) estigas seriozajn konsekvencojn por la Spirito de tiuj, kiuj faras tion. Kaj damaĝi la korpan sanon pro malbonaj kutimoj, intence fuŝante la daŭron kaj kvaliton de la vivo, estas speco de memmortigo kaj kontribuas al malfeliĉo de la Spirito dum longa tempo, en la Spirita Mondo. Legu pli pri la spiritaj konsekvencoj de tabakfumado.

Tabakfumado estas malsano, ĥemia dependo, sed ĝi estas kuracebla. Por sukcesa resaniĝado, necesas, ke la fumanto atentu pri la situacioj, kiuj igas lin fumi. “Por ke li sukcesu vivadi sen cigaredoj, li devas lerni trapasi ĉiajn ĉiutagajn situaciojn, precipe la streĉajn, sen fumado”, d-ro Ricardo Meirelles elstarigis. La flegado per medikamentoj faciligas, ke tiu homo sukcesu ĉesigi fumadon kun komforto, sen suferado, kaj ke li povu vivadi sen cigaredoj dum la tuta vivo.

Sed ĝis kiam li restos sklavo de tiu pasio? Koncerne la favorajn rezultojn, kiam oni diras NE al ĝi, la pulmofakulo Alberto Araújo diras: “tiu homo havos la feliĉon, ke li regajnis la kontrolon de unu parto de sia vivo, kiu ĝis tiam dependis de tabako. Pli klare: tiu homo ekprenos la kontrolon de sia propra vivo, kiun antaŭe la cigaredo superregis, antaŭ, dum kaj post ĉiu paŝo.” Kiam oni ĉesigas fumadon, oni bonfaras al si mem rilate pli altan vivkvaliton, pli bonajn gustan kaj flaran perceptojn, monŝparadon, pli liberan, facilan spiradon, krom pli plaĉa korpodoro.

“Ĉiu tago estas tago por renovigi nian destinon”

Shutterstock

Pro ĉi tiu diraĵo de ĵurnalisto Paiva Netto, la vivhistorio de Sinjorino Clési Bastos, el la urbo Glorinha (Brazilo) havis feliĉan finon. Per intervjuo, ŝi substrekis, ke per la Religio de la Tria Jarmilo ŝi trovis fortojn por venki tiun pasion post 30 jaroj. “Laŭ pasado de la tempo, la korpo jam ne estas same forta, kaj tiam oni vidas la malbonaĵojn de cigaredoj. Ekzemple: nenian korpekzercon [ŝi faris], ĉar mi estis jam senspira, la haŭto maljuniĝas, mi estis ĉiam malbonodora”.

Kaj danke al Aganta Fido, kune kun obstino, s-ino Clési trovis novan ŝancon. “Kiam mi decidis, ke mia hejmo fariĝos Familia Preĝejo, tiam mi decidis, ke mi devas esti ekzemplo. Mi bone zorgu pri mia korpo, mi bone zorgu pri mia familio. Mi pensis: ‘Kia ekzemplo, se mi konstante fumas?’ De tiu tago mi decidis, ke mi ne plu fumos. Mi petis helpon de mia Gardanĝelo kaj de Jesuo”.

Tiumomente, familia subteno estas esence grava por tiu, kiu volas ĉesigi fumadon. “Kiam mi decidis tion, mi parolis al miaj gefiloj, al mia edzo. Mia filino Elisa diris, ke ekde kiam ŝi lernis skribadon, ĉiusabate ŝi almetis en la Sanktan Kuvon peton, ke mi ĉesigu fumadon. Nun mi havos eĉ pli grandan forton, pli grandan obstinemon por plenumi mian decidon.” Kaj ŝi finis: “Mi jam praktikas marŝadon, mi jam biciklas, mi jam pli bone spiras. Mi dankas la forton de Jesuo, ĉar Li helpis min al obstino, al prudento”.

 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON