Religieco en la kuracado de alkoholismo

Ekkonu la historion de homo venkinta alkoholismon

El la Redakcio
|
10/03/2016 | Ĵaŭdo | 9:30 horas

Diversaj kialoj pelas homojn al drinkado. Kelkaj kulpigas lacigan labortagon, aliaj asertas, ke ĝi venkas timemon, kaj pliaj asertas, ke drinkado “forpuŝas malĝojon”.

Troa konsumo aŭ dependeco de alkoholo, kiuj kondukas al la malsano alkoholismo, kaŭzas sennombrajn malutilojn al la korpa, psika kaj spirita sano de individuo. Laŭ la Tutmonda Raporto pri Alkoholo kaj Sano 2014 de la Monda San-Organizo (MSO), “en 2012, proksimume 3,3 milionoj, alidire, 5,9% de ĉiuj mortoj en la mondo estas atribuitaj al la konsumado de alkoholo”. La dokumento ankaŭ asertas, ke la konsumado de tiu substanco kaŭze rilatas la estiĝon de pli ol 200 tipoj de sanproblemoj, kiel hepatan cirozon, plurajn tipojn de kancero kaj spontanean aborton ĉe virinoj.

Shutterstock


Alkoholismo, same kiel ajna dependeco, progresas iom post iom, kaj elektas nek aĝon nek sekson. Tial ni devas konstante atenti signojn pri dependeco. Apogo de la familio kaj amikoj estas nemalhavebla por la resanigo de individuo, ĉar la kuracado estas tre kompleksa, kaj dependas de la tipo de simptomaro, kiun prezentas la paciento. Ĉiuokaze, la unua paŝo estas konsciiĝi pri la problemo kaj ĉesi drinki. La tiel nomatan “senvenenigon” oni povas plenumi hejme, aŭ, ĉe pli gravaj kazoj, ĉe hospitaloj, ĉiam sub la prizorgado de kuracistoj.

Historio pri venko

Krom la farenda materia prizorgo, sciencaj esploroj pruvas la sennombrajn bonefikojn de religieco sur la antaŭmalhelpon kaj kuracadon de malsanoj diagnozitaj kiel gravaj aŭ nekuraceblaj. La historio de Maria de Lourdes Cintra, el Sanpaŭlo, Brazilo, tion konfirmas:

“Mi alfrontis problemojn kun mia edzo, li multe suferigis min, li estis batema... kaj tio ĉagrenadis min, kaj mi komencis drinki. Depost kiam li malsaniĝis pro kancero, li submetis sin al kuracado dum 4 jaroj, kaj tio tre nervozigis min, kaj tial mi drinkadis, drinkadis. Poste li forpasis, kaj mia filino, kiu malsanis pro lupuso, ankaŭ forpasis. Tial, malespere, mi komencis drinki jam matene. Anstataŭ matenmanĝi, mi apenaŭ povis atendi, ĝis iu drinkejo malfermiĝos, por ke mi drinku. Mi drinkis porcion, poste alian kaj alian...Tiam mi komencis forgesi aferojn, jam ne zorgis pri mia hejmo (...)”.

Shutterstock


La defioj plimultiĝis, kaj ŝia situacio fariĝis ekstrema: Maria suferis batpuŝon fare veturilo, sed ne memoris, kiel ĝi okazis. Ekde tiam, ŝi ne plu dubis, ke ŝi bezonas ŝanĝi sian vivon. Ŝia unua ago estis fervore preĝi al Jesuo, la Ĉiela Kuracisto:

“Mi surgenuiĝis, kun la manoj kunmetitaj, kaj preĝis la Patron Nian. Mi petis: Dio mia, se mi ja meritas, okazigu miraklon en mia vivo! Multaj homoj ricevas ĝin, kaj ili ricevis, ĉar ili firme kredis. Do ankaŭ mi fidos. Mi fidas ĉi-momente, bonvolu liberigi min!”.

Ekde tiu momento, Maria, kiu jam konis la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito*, decidis apogi sian medicinan flegadon per religiaj aktivecoj por plifortigi sian Fidon, kiel ekzemple partopreno en la Brigado pri la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo. Ŝi gastigis ĉiusemajne, ĉe sia domo, ekumenajn studojn pri la Evangelio-Apokalipso de Jesuo kun siaj najbaroj, parencoj kaj predikanto de Religio de la Tria Jarmilo.

“Ĝuste pro la akcidento mi ekhavis Fidon. Tial mi ekinteresiĝis, pli multe partoprenis [en la hejmaj studoj]. Sekve, mi akiradis pli da Fido. Sed la Fidon mi ja ekhavis en la doloraj momentoj. La doloro tre malĝojigis min.”

Hodiaŭ, feliĉa ĉar ŝi venkis sian dependecon kaj ekkonis la Religion de Frata Amo, ŝi deklaras:

“Mi povas nur danki! Multan dankon, Ĉiela Patro! Multan dankon, Frato Paiva! Mi estas tre feliĉa kaj kortuŝita, ĉar mi sciis, ke iam mi liberiĝos! Miaj gefiloj tre malĝojis, miaj geamikoj kaj parencoj multe suferadis. Nuntempe mi ĉiam ĝojigas ilin. Ili miaj gefiloj kaj genepoj tre feliĉas, kaj precipe mia patrino. Do, mi ankoraŭ pli feliĉas vidante ilin feliĉaj!”.

Por la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la parolon kun Dio povas okazigi iu ajn, iam ajn. Ĝia prezidanto-predikanto, Paiva Netto, tiele asertas: “Necesegas preĝi kaj atenti, ĉefe dum situacioj de krizo, kiu ajn estas la loko aŭ la momento. Doloro ne atendas ŝancon por bati sur la pordon de la koro. Kaj preĝado utilas ne nur dum la dramaj krizoj de la vivo, sed esencas, kiam oni serĉas solvojn por defioj en la kampoj de filozofio, politiko, ekonomio, scienco, religio, artoj, sportoj ktp.”

Ankaŭ vi povas preĝi! Partoprenu la potencan Ekumenan Preĝo-Ĉenon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.


Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON