Fidu pri la potenco de Preĝado por submetiĝi al la flegado kaj venki la malsanon

El la Redakcio
|
30/08/2016 | Mardo | 18:15 horas

Estas ĉiam malfacile akcepti la diagnozon pri malsano, ĉu via aŭ de familiano aŭ amiko. Kiel ne senti sin sola en tiu momento? Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, instruas en Sia Evangelio laŭ Luko, 21:18 kaj 19: “Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos, sen scio de Dio. Per via pacienco vi akiros viajn Animojn.”

Sekve, ni neniam estas senapogaj! Dum medicina flegado, povas aperi grandaj zorgoj pri la pligraviĝo de la malsano, sed konservu bonan spiritosanon, tiun sanon, kiu nutriĝas per Espero, Ĝojo, travivado de plej altaj sentoj! Kiam vi perceptos tion, kion vi jam atingis, lernis kaj superis, tiam vi vidos, ke vi fariĝis pli rezistopova kontraŭ doloro kaj eĉ pli atentema pri la suferado de aliaj homoj. Eĉ kun malforta korpo, eblas havi fortan Spiriton, fidantan je la Ĉiela Patro por venki ĉiajn defiojn.

Fidu je la potenco de preĝo!

Faru vian peton! 

Preĝado donos al vi trankvilecon kaj faros, ke vi ne malekvilibriĝu. Preĝu kun ni, faru vian peton kaj trovu kuraĝon por daŭrigi la flegadon kaj venki, per kunigo de la gravaj medicinaj indikoj kun la forto kaj Saĝo de la Ĉiela Patro. Instruas al ni la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto: “En feliĉo aŭ en doloro, la homo neniam estas sola. Ĉu li scias, ĉu li ne scias, ĉu li kredas li ne kredas, li havas Dion favore al si”.

Ni deziras preĝi kun vi kaj por vi!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON