Templo de Bona Volo — atesto pri persistado en la Bono!

Sepa más sobre de la construcción del Monumento de la Paz.

El la Redakcio
|
31/08/2016 | Merkredo | 12:30 horas

Kiom da konkeroj de eminentuloj de la Homaro vi ekkonis? Kaj kiom da bonaj ekzemploj el viaj geavoj, gepatroj, geonkloj, geamikoj vi jam rimarkis? Ili ĉiuj havis komunan trajton: persistadon, kiu impulsis ilin kredi pri justa celo kaj lukti por ĝi. Ĉu en la sciencaj eltrovoj aŭ en la venko de defio, la povo naskita el koro, kiu decidis praktiki la Bonon kapablas venki verajn neeblaĵojn. La starigo de la ​ (TBV) estas vivanta pruvo de tiu povo!

Eduardo Izaias

Templo de Bona Volo

 

Dum epoko de profunda ekonomia krizo en Brazilo, la Monumento estis starigita per la helpo de popolo, kiu akceptis la defion konstrui lokon por Paco, destinitan al la kunfratiĝo inter ĉiuj religioj, kulturoj, gentoj kaj nacioj. La proponon lanĉis Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, en 1985, ĉe la 10-a Kongreso de Legiaj Virinoj, en la Brazila urbo Bel-Horizonto, ŝtato Minas-Ĝerajso.

Depost tiam, multaj kampanjoj kaj aktivecoj estis faritaj por kolekti la bezonatan monon. Post granda popola mobilizo, la Templo de Bona Volo estis inaŭgurita la 21-an de Oktobro 1989, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Pri unu el la celoj de la Monumento, Paiva Netto deklaris: "Se estas necesa iu ŝirmilo por ke la personoj protektu sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj, nepras iu loko por protekti ilin kontraŭ la sentaj tempestoj, sen konsidero al distingoj religiaj, ideologiaj, politikaj, ekonomikaj, tiel ke ili spirite restariĝu, forgesante siajn intimajn ŝtormojn. Ĉiu portas kaŝitan doloron, komencante de tiuj plej povaj, tra tiuj plej simplaj, ĝis eĉ tiuj ateistaj Fratoj".

Fazoj de la konstruado de la Templo de Bona Volo, en 1987; (1) en Januaro, starigo de la bazoj de la Monumento; (2) en Februaro kaj Marto, la starigo de TBV komenciĝas; (3) en Julio, la trabformoj jam difiniĝis, konturante sepfacan piramidon; (4) en Oktobro, finiĝas la betonado de la eksteraj facoj de la Templo.

+ Lernu pli pri la historio kaj mistiko de la Templo de Bona Volo.

Do persistado ĉeestas ĉiun parton de tiu Monumento. Jen fratama medio, kiu vekas bonajn sentojn, plifortigas animojn kaj renovigas la energiojn de ĉiuj pilgrimantoj, ĉu religiemaj aŭ ne, por ke ankaŭ ili persistu kaj venku siajn ĉiutagajn batalojn. Tial la festoj pro ĝia 27-a datreveno, okazontaj la 21-an kaj 22-an de Oktobro 2016, temos pri: “Nia atesto pri Persistado en Jesuo”. La Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro estas senegala ekzemplo pri Amo, Bonkoreco kaj Justo, kaj inspiris la tutan proponon ekumenan kaj porpacan de TBV. Li mem jam instruis per Sia Evangelio laŭ Luko, 21:19: “Per via pacienco vi akiros viajn Animojn”.

Legu la artikolojn:
+ De la Nova Ordono de Jesuo al Paco
+ Sep edroj, kiuj revelacias Dion

Programaro

Vivian R. Ferreira

Paiva Netto parolas dum la solena sesio de la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo (TBV), okazinta en oktobro 2014. 

La 22-an, la festceremonioj inkluzivos Solenan Kunsidon, sub la gvidado de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, kiu ankaŭ festas siajn 60 jarojn da laborado ĉe la Institucioj de Bona Volo (kompletigitajn je la 29-a de Junio ĉi-jare). La starigo de TBV estas unu el la multaj faraĵoj de Paiva Netto, kio pruvas lian nelacigeblan sindediĉon por multobligi Solidarecon kaj Pacon.

Persistu en la Bono kaj renovigu viajn energiojn ĉe la Templo de Bona Volo! i estas malfermita al la publiko 24 horojn ĉiutage, kaj la eniro estas senpaga. En la loko disponeblas aliro-deklivoj, savelirejoj, senpaga parkejo, restoracioj kaj lunĉejoj. Cele faciligi la viziton de alilandanoj, TBV kalkulas je la apogo de dulingvaj akceptistoj. 

Adreso: Asa Sul aŭ Setor de Grandes Áreas Sul (SGAS) 915, Brasília — Brasil (ĉirkaŭ 8km for de la internacia flughaveno de Braziljo. Antaŭvidata tempo: 10 minutoj)
Telefono: (+5561) 3114-1070
Oficiala retejo: www.tbv.com.br/esperanto/
Retpoŝto: esperanto@bonavolo.com

______________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON