Preĝo de Sankta Francisko el Asizo

El la Redakcio
|
24/01/2016 | Dimanĉo | 14:30 horas

Kio mankas, por ke estingiĝu malpaco inter geedzoj aŭ familia malkonkordo? Kio necesas por ĉesigi tiom da perforto en la mondo, kaj venki ĉiuspecan doloron, kiu turmentas la Homaron? Inter la eblaj solvoj, vivi kun Bona Volo estas fundamenta paŝo.

Tial ni invitas vin reciti la faman Preĝon de Sankta Francisko el Asizo — Patrono de Legio de Bona Volo (LBV) —, ĉar ĝi plene esprimas la aspiron disvolvi la firman, decideman volon efektivigi ĝuston kaj juston en iu ajn situacio.

Per tiu ĉi belega preĝo, ni komprenigas al nia konscienco, ke niaj suferoj ne estas nepraj, kaj ni plene kapablas venki ilin.

Do haltu dum momento, kaj preĝu kun ni!

Spektu tiun belan omaĝon de la Ekumena Infan-junula Koruso de Bona Volo, prezentante la faman preĝon de la Sanktulo el Asizo. Temas pri brazila versio ja kortuŝa: 

 

Preĝo de Sankta Francisko el Asizo

Muziko: Nilton Duarte
Kantinterpreto: Lauane Mariano kaj Ekumena Infankoruso Bona Volo (Braziljo/DF kaj Kampinas/SP, Brazilo).
Violono-Solo: Liliane Dias
Direktado: Angélica Carneiro

Sinjoro, faru el mi ilon por Via paco;
kie estas malamo, tie permesu, ke mi semu Amon;
pardonon, kie estas ofendo;
fidon, kie estas dubo;
veron, kie estas mensogo;
esperon, kie estas malespero;
lumon, kie estas mallumo;
unuiĝon, kie estas malpaco;
ĝojon, kie estas malĝojo.

Dia Majstro!
permesu, ke mi ne tiom penu
esti konsolata, kiom konsoli;
esti komprenata, kiom kompreni;
esti amata, kiom ami.
Ĉar, donante, ni ricevas;
pardonante, ni estas pardonataj;
kaj mortante, ni naskiĝas por la Eterna Vivo.

VIDU PLI:
+ Preĝo de Charitas
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Ekkonu kaj partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON