Forumo kunvenigas gejunulojn por transformi la mondon per Frateca Amo

El la Redakcio
|
05/07/2016 | Mardo | 9:15 horas

Ekde 1975, la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio efektivigas ĉiujare, kune kun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj Legio de Bona Volo (LBV), la Internacian Forumon de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio. Temas pri daŭra oportuno por aŭspicii debatojn, kultur-artajn esprimojn, krom solidaraj kaj edukaj aktivecoj. La movado, el ĉiuaĝaj gejunuloj, strebas pruvi per siaj agoj la forton kaj gravecon de junulara kunvokado por konstrui mondon pli justan kaj solidaran.

Gustavo Henrique

   

En ĉiu sesio de la Forumo, la gejunuloj voĉdonis pri la temaro, kiu inspiris ilin dum iliaj venontaj aktivecoj. La ĉi-jara sesio, kiu finiĝis la 2-an de Julio 2016, debatis la tezon de la kreinto kaj gvidanto de la junula movado de Bona Volo, José de Paiva Netto: “La Spirite Revolucia Nova Ordono de Jesuo — La strukturo de nova mondo”.

La celo de la temo estis prezenti la transforman forton de la vortoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, anoncitaj en Lia Nova Ordono, troveblaj en la Evangelio laŭ Johano, 13:34-35: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia”. 

Pri tio, pledas la kreinto de la movado: “La Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo kaj Dia Ŝtatestro —  Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis — estas la ŝlosilo por la apogea sukceso de la tutplaneda socio. Tamen tio dependas de la strebado de la tutaĵo de ĝiaj membroj. Antaŭ ol ĉiuj, la Dia Majstro ekzempligis ĝin lasante Sin buĉoferi sur kruco pro ekstrema Amo al la Granda Homar-Familio. Sekvante Liajn paŝojn, ni devas konstante revizii niajn sintenojn, por ke ni neniam forgesu, ke ĝuste per etaj elmontroj de Bona Volo oni plifortigas la kunvivadon inter geedzoj, inter gepatroj kaj gefiloj, gefiloj kaj gepatroj, komunumoj kaj la mondo”*.

+ Legu la artikolon “Urĝas travivi la ‘Amu unu la alian’”

Ĉi-jare la konkludo de la 41-a Forumo fariĝis ankoraŭ pli speciala, ĉar ĝin persone gvidis José de Paiva Netto, kiu ankaŭ festis la 60-jariĝon de sia laboro favore al Bona Volo tra la mondo. La evento ricevis gejunulojn el tuta Brazilo kaj eksterlando por la granda festo, kiu okazis ĉe la Edukejo Bona Volo, en la centra regiono de la urbo San-Paŭlo (Brazilo).

Vidu kelkajn fotojn pri la evento

____________________________________
*Teksto ĉerpita el la libro Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo. La heroa sagao de Alziro Zarur (1914–1979) sur la Tero, paĝo 15. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON