Dokument-filmoj prezentas historiajn faktojn pri la Institucioj de Bona Volo

El la Redakcio
|
29/10/2014 | Merkredo | 14:00 horas

Speciala ensemblo (kun du videodiskoj kaj unu kompaktdisko) enhavas historiajn momentojn pri la disvastigado de la mesaĝo de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro al la tuta mondo. Tiu ekskluziva aŭd-vida produktaĵo celebras kvar gravajn datojn, rilate la Instituciojn de Bona Volo (IBV-oj)en ĉi tiu jaro 2014: 41-jara jubileo de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito225-jara jubileo de la Templo de Bona Volo (TBV), 20-jara jubileo de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la Parlamundi de LBV, kaj centjara jubileo de la naskiĝo de Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo kaj fondinto de Legio de Bona Volo.

Kiel iniciato de la prezidanto-predikanto de Religio de Universala Amo, José de Paiva Netto, tiu aŭdvida produktaĵo konservas la memoron kaj fundamentajn konceptojn de IBV-oj. Tial, oni kunmetis grandajn paroladojn de Alziro Zarur kaj de lia sekvinto, Paiva Netto, ekde la komenco de la apostolado de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Indas rememorigi ankaŭ, ke ĉiuj tiuj datoj estos celebrataj je la 8-a de novembro, en la urbo Brasília (Brazilo), okaze de la festo pro la Arĝenta Jubileo de TBV, kun la ĉeesto de la fondinto de tiu monumento, Paiva Netto.

Tiu materialo disponigas subtekstojn en kvar lingvoj: angla, hispana, franca kaj Esperanto.

Akiru al vi la specialan ensemblon, mendante al esperanto@bonavolo.com.

___________________________
Institucioj de Bona Volo ― La esprimo rilatas al Legio de Bona Volo; al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito; al la Fondaĵo José de Paiva Netto; al la Fondaĵo Bona Volo kaj al la Eduka Asocio Bona Volo.
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON