Trovu Pacon kiam la mondo parolas pri milito

Jéssica Botelho
|
29/03/2016 | Mardo | 17:45 horas

Paco ne estas nur foresto de milito aŭ sinonimo de trankvileco. Mankas Paco kiam la ekvilibro de la naturo estas minacata, mankas Paco ĉiam kiam la homa vivo estas perfortita. Ne estas Paco kiam ĉeestas malespero pro senlaboreco, nezorgata sano, altrudo de mizero, senhejmeco, manko de opcioj ĉe la junularo, perforto, infanoj sen lernejo, netoleremo kontraŭ malsameco. Antaŭ tiaj sociaj, ekonomikaj kaj politikaj scenoj, kiel ĉiu homo sin protektas? Ĉu eblas la ekzisto de spaco taŭga por akcepti malsamajn popolojn kaj respondi al tiu sama Paco-deziro?

Konstruita per la Bona Volo de miloj da viroj kaj virinoj, stariĝis en la ĉefurbo de Brazilo, la 21an de oktobro 1989, Monumento kiu sin dediĉas esti tiu respondo: la Templo de Bona Volo (TBV). Pri la pionira koncepto ĝin volvanta, substrekas la fondinto de TBV, José de Paiva Netto, per sia artikolo "Hiroŝimo" aperinta en centoj da gazetoj, revuoj kaj retejoj en Brazilo kaj alilande: "Konkordo inter religiuloj estas la unue konkerinda. Tiu paco de konscienco de la surteranoj, estigita de nova ekumena teniĝo, ĉar pleje fratema, prognozas la socian pacon, la pacon inter institucioj kaj la dezirata monda paco, sub la protekto de la Ĉiela Patro, la plej granda diplomato de la historio de ĉi tiu terglobo, malgraŭ nia kutima malbona uzo de la libera volo".

+ La plej vizitata monumento de la brazila ĉefurbo: 

 

 

Pro sia ekumena propono, ekde la fondiĝo, la Piramido de Paco altiris la atenton de sennombraj komunikiloj en la mondo, kiel la londona BBC kiu sin proponis al la defio registri la malsamajn esprimojn de la homa fascino pri la dieco, per la filmoserio "Ĉirkaŭ la Mondo laŭ 80 Kredoj", vizitante ĉiujn kontinentojn, dum unu jaro, montrante la kutimojn de la ses plej grandaj religioj de la planedo: Budhismo, Kristanismo, Hinduismo, Islamismo, Judismo kaj Siĥismo (en Barato). Dum vizito al Sudameriko, Peter Owen Jones, anglikana pastoro, verkisto kaj parolisto de TV, aparte raviĝis pri la mistiko de la brazila ĉefurbo: "Nuntempe, en mondo dividita pro falsaj religiaj kredoj, veni al loko kie oni disvastigas Pacon, komprenon kaj scion inter la mondaj religioj kaj al la mondaj religioj estas konsolo. (...) Mi sentas la Amon kiam mi venas al la Templo de Bona Volo. Estis tre grave ke mi venis al TBV. Koran dankon pro via atento", li diris.

Eduardo Izaias

Templo de Bona Volo

La brazila gazetisto kaj artikolisto de "Jornal de Brasília" Gilberto Amaral memoras pri la momento kiam TBV fariĝis konata kiel la Templo de Paco: "Iun tagon, ĉi tie, mi kaj Frato Paiva Netto [fondinto de TBV] promenadis tra la Templo. Kiam ni alvenis eksteren, mi diris al li: 'Paiva, ĉi tie estas la Templo de Paco'; kaj li tuj registrigis ĉe la enirejo de LBV "Templo de Paco", ĉar ĉi tie efektive oni trovas pacon, ekumenismon, ĉiuj religioj esprimas sin reciproke; la fido iĝas pli kaj pli granda, ne estas iu, kiu ne sentas sin bone en la Templo de Legio de Bona Volo".

Tiaj raportoj esprimas la ekumenan etoson de Paco disradiinta el la Templo de Bona Volo. Travivu ankaŭ vi tiun sperton! TBV situas sude de la urbo. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON