Religio de Universala Amo por avangardo de Ekumenismo

Josué Bertolin
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 17:45 horas

Alziro Zarur (1914-1979) plenumis la Proklamon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 dum la Kongreso de Bona Volo de Dio, la 7an de oktobro 1973, en la urbo Maringá, ŝtato Pará, Brazilo.

Religio estas unu el plej antikvaj formoj de socia interagado kaj de kono-produktado iam ajn konata. Kredeble, eĉ antaŭ la estiĝo de religiaj tradicioj, per la instituciigo de ritoj, liturgioj kaj doktrinoj, la homo jam esprimis, antaŭ miloj da jaroj, sian religian senton en la homgrupoj, triboj kaj klanoj.

Nuntempe fakuloj rekonas ke la religia elemento signife helpis al la homa evoluo, havigante pli bonajn kondiĉojn de pluvivado al la Homo sapiens sapiens, kiu disvolvis tiun aspekton en sia origina grupo.

Pri tio, prof-ro d-ro Silas Guerriero, antropologiisto kaj kunordiganto de la magistra kaj doktoriga kurso pri Scienco de Religio ĉe la Pontifika Katolika Universitato de San-Paŭlo (PUC-SP), tiel sin esprimis okaze de intervjuo al Superreto Bona Volo de Radio, la 27an de februaro 2011: 

"La homaj grupoj, kiuj havis tiun organizo-kapablon surbaze de kredo je io supera, ĝuis avantaĝon rilate la ceterajn. Tio klarigas kial Religio signife plu ĉeestas en la hodiaŭaj tagoj, alidire, temas pri io tre profunda en nia radiko. (...) Pensi religie estis eksterordinara gajno, io kio havigis ian eblecon por pluvivado de tiuj popoloj".

Shutterstock

Kontraŭante tiel gravan rolon en la vivo de la personoj, la religiaj tradicioj fojfoje servis kiel instrumento de "manipulado de homamaso" en diversaj politikaj kaj ekonomiaj disputoj laŭlonge de la Historio, ĉar ili pove influis sur la sankta sento de la individuo, ties plej intima kaj profunda kredo — lia Fido.

Tial, en kelkaj okazoj, diversaj spiritualismaj pensofluoj estis uzataj kiel preteksto por militoj, dum la vera motivo por tiaj epizodoj estis la senbrida ambicio de individuoj aŭ grupoj soifantaj povon, kiu siavice tiel blindigas la personon, ke tiu ne rekonas la fratecon en la proksimulo. 

Plej ofte pro tiaj okazintaĵoj, Religio estis erare rigardata kiel instiganto de malkonkordoj aŭ de popola manipulado, ĝis tial grado ke Karl Marx (1818-1883) ĝin taksis kiel "opio de la popolo" kaj Sigmund Freud (1856-1939) kiel "psika infanismo".

Ekzamenante la prezentitajn perspektivojn, kiel ni komprenu la gravecon de Religio en la homa vivo? Cele mediti pri tio, instrua estas la penso de José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu per sia libro Dialektiko de Bona Volo — Meditadoj kaj Pensoj (51a eldono, 1987, p. 212), asertas:

"Religio celas plibonigi la homon, per ties integriĝo al lia Kreinto, per la praktikado de Frateco kaj de Justeco inter Liaj kreitoj".

Laŭ tiu aspekto, Religio certe ne fariĝas hontinda kaj primitiva elemento por ebriigi homamasojn al estigo de sangaj konfliktoj, persekutadoj, radikalaĵoj, apatio aŭ konformismo. Tute kontraŭe. Demandite de iu leganto, Paiva Netto aperigis la jenajn dirojn en la gazeto Folha de S.Paulo, la 24an a aŭgusto 1986, Unua Kajero, p. 5:

"(...) Mi ne konsideras Religion kiel arenojn por sovaĝa luktado, en kiuj multaj kredoj perfortas unu la alian en la atako aŭ en la defendo de principoj, aŭ de Dio, kiu estas Amo, kaj kiu tial nepre ne aprobas manifestiĝojn de malamo sub Lia Sankta Nomo, kaj ne bezonas koleran defendon flanke de kiu ajn homo. Alziro Zarur (1914-1979) diradis ke,'plej granda krimulo en la mondo estas tiu, kiu predikas malamon nome de Dio'.

"Mi komprenas Religion kiel Solidarecon, Respekton al la Vivo, Lumigon de la Spirito, kaj ni ĉiuj estas spiritoj. Mi nur povas kompreni ĝin kiel ion dinamikan, vivantan, pragmatan, altruisme konstruan, kiu malfermas lumajn vojojn en la animoj kaj pro tio devas stari sur etika fronto. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ per prudenta maniero por la transformiĝado de bedaŭrindaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas kontraŭveneno kontraŭ spiritaj kaj moralaj malsanoj, sekve ankaŭ kontraŭ la sociaj malsanoj, inkluzive de pasiveco, sekteco kaj maltoleremo, kiuj degeneras, mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni neniel devas flankenlasi ateistojn for de kiu ajn iniciato, kiu bonfaros al la mondo."

Travivi Ekumenismon2 estas unu el la gravaj proponoj, kiun la Religio de la Universala Amo, ekde sia fondo, venigas en la mondon, por ke oni ne plu distordu la veran signifon de Religio. Ekumenismo uzata en la originala senco de la vorto — el la greka oikoumenikós, kiu signifas "kiu atingas aŭ aplikiĝas tutmonde; universala". Sekve, ĝi brakumas ĉiujn kredojn, filozofiojn kaj fakojn de la spirita-homa sciaro.

Plej grave, ĝi kuraĝigas al la praktiko de Amo, bonkoreco, respekto, solidareco ktp, pere de "manifestado de tio kio naskiĝas kun la individuo, eĉ se ateisto: la konscio pri religieco, kiu aperas sub plej variaj formoj"3 (dikaj literoj estas niaj), kiel certigas la kreinto de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo4.

Ni vidu la standardon de Ekumenismo en la vivagado de la Religio de la Nova Ordono. La 7an de januaro 1950 — ses tagojn post ol fondi Legion de Bona Volo, unuan evoluo-stadion de la Religio de la Tria Jarmilo —, Alziro Zarur, karmemora brazila radikronikisto, ĵurnalisto kaj poeto el Rio-de-Ĵanejro, lanĉis la Brigadon de la Amikiĝintaj Religioj, en kiu reprezentantoj el diversaj spiritaj tradicioj kaj el fakoj de la homa penso povis harmonie prezenti siajn vidpunktojn pri la koncerna temo. Anticipiĝis tio, kion oni poste nomos interreligia dialogo, kaj ekrealiĝis konceptoj, kiujn Zarur defendis ekde sia junaĝo, en la 1920aj jaroj.

La evento okazis en la salono de la konsilantaro de Brazila Gazetara Asocio (ABI) kaj ĝi estis frukto de preparaj kunsidoj realigitaj en oktobro, novembro kaj decembro 1949, en la estrara ĉambro de tiu respektata institucio. En la okazo, prelegis Salustiano César, protestanta pastro; Teles da Cruz, katoliko; Murilo Botelho, esoteristo; Leopoldo Machado, spiritisto; Eugênio Figueiredo, libera pensulo; Samuel Linderman, judo; kaj Ascânio de Farias, pozitivisto. La iniciato rezultigis atentigon en la ĉefartikoloj de la gazeto O Globo de la 13a kaj 26a de januaro 1950, kaj venigis la rekonon de Vatikano en la 1960aj jaroj per la Medalo de Papo Paŭlo la 6a"pro servoj faritaj al la afero Ekumenismo" — honoraĵo liverita de la Apostola Nuncio, Pastro Sebastião Baggio. 

Arquivo LBV

Je la 7-a de januaro 1950, ĉe Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Zarur gvidis la Brigadon de la Kunfratiĝintaj Religioj. Unua ekumena kunveno de Legio de Bona Volo, la Brigado de la Amikiĝintaj Religioj, per kiu la pioniroj antaŭvidis la religian inter-rilaton. En la supra foto, ĉe la dekstra flanko de Zarur, kiu staras, aperas Teles da Cruz (Katolikismo), maldekstre Murilo Botelho (Esoterismo) kaj Ascânio Farias (Pozitivismo). 

Vizitu la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo

Surbaze de tiu Idealo, sennombraj agadoj estis kaj daŭre estas disvolvitaj favore al la senlima Frateco. Grava ekzemplo de tio estis la konstruo de la Templo de Bona Volo (TBV), inaŭgurita de Paiva Netto la 21an de oktobro 1989, en Braziljo, Brazilo.

La monumento, Sepedra Piramido, bonvenigas ĉiujn kiuj serĉas renkonton kun la sanktaĵo, kun la Kreanto aŭ kun la plej noblaj idealoj, sendepende de socia klaso, sekso, etno aŭ spirita kaj/aŭ filozofia kredo. Ĝi estas limŝtono en la historio de la monda Ekumenismo.

Pro tio kion TBV reprezentas, rilate antaŭenpuŝon de dialogo kaj de Paco, la 21a de oktobro estis deklarita kiel la Tago de Ekumenismo en pluraj brazilaj subŝtatoj.

Kvin jarojn poste, la 25an de decembro 1994, okaze de festado de la Daŭra Kristnasko de Jesuo, la ĉefgvidanto de la Institucioj de Bona Volo (IBVj) inaŭguris, apud la Templo de Paco, la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco (ParlaMundi de LBV), sidejon por gravaj eventoj, forumoj kaj internaciaj konferencoj, kiel la Monda Forumo pri Nifologio (1997), la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV (ekde 2000), kaj de tiom da aliaj okazintaj sub la gvidlinioj elpensitaj de ĝia konstruinto:

"Ĝi [la ParlaMundi] proponas la universalan akordigon de la tuta homa kaj spirita sciaro en potenca forto en servo de la popoloj. Malharmonio, radikalaĵoj, ĉiaj malamikaĵoj restu for de debatoj kaj de la proponoj religiaj, filozofiaj, politikaj, sciencaj, ekonomiaj, artismaj, sportaj kaj ceteraj, ĉar la Homo naskiĝas sur la Tero por vivi en socio, en Solidara Altruisma Ekumena Socio".

André Fernandes

Templon de Bona Volo

La Religio de Dio, la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo, konsistigas la Komitaton de Religia Diverseco kaj Homaj Rajtoj (CDRDH), de la Speciala Sekretariejo pri Homaj Rajtoj de la Respublika Prezidenteco, kun kiu ĝi partneras ekde 2004, kiam ĝi kontribuis al la pretigo de Aboco de la Religia Diverseco kaj de la video Homaj Rajtoj kaj Religia Diverseco.

Per tia laboro, ni esperas ke la libereco de kredo kaj kulto, garantiita de la Federacia Konstitucio de 1988 kaj de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, estu efektive respektata kaj travivita de ĉiuj, kaj ke oni metu finon al la religia netoleremo, kiu bedaŭrinde ankoraŭ regas en nia lando kaj en la mondo.

Same kiel Religio estis esenca por postvivado de la primitivaj popoloj, Ekumenismo — laŭ ĝia ampleksa dimensio — alprenas similan rolon pri la rekono de multobleco kaj pri la starigo de la socia harmonio. Faktoro kiu transiras la fundamentan dialogon en la religia kampo, ĝi estas nemalhavebla al Politiko, Scienco, Filozofio, Ekonomio, Arto, Sporto, fine, al ĉiaj aspektoj de la vivo kaj al ĉiuj estuloj.

Ĝi ankaŭ esencas por antaŭenpuŝi "unuecon en diverseco, tiel ke ni venku kontraŭecon", ĉar "Ekumenismo estas edukado malfermita al Paco", kiel defendas Paiva Netto, kiu, okaze de mesaĝo sendita al la Pintkonferenco de la Monda Paco por la Jarmilo, organizita de Unuiĝintaj Nacioj en aŭgusto 2000, en ties novjorka sidejo, Usono4, invitis la ĉeestantojn de ĉiuj membroj-ŝtatoj mediti pri siaj propraj respondecoj kiel reprezentantoj de la popoloj, kiel montras la sekva letera elprenaĵo:

"Inviti ĉiujn senprokraste eklabori en la Nobla Lernejo de Frata Amo, por ĝin efektive travivi, estas resume la tasko entreprenita de kredofondintoj. Harmonie plenumi ĝin estas finfine laŭiri vojon kondukantan al Paco.

“Ĉiu fina dokumento subskribita en ĉi tiu internacia Renkontiĝo estus trompoŝajno lanĉita al la mondo, se ni ne revenos hejmen konvinkitaj pri tio, ke ni estas efektive Homaro, ‘poemo de kompato’, kiel deziris Budho (556-486 a. K.).

Ĉe la fino de la Pintkonferenco de Monda Paco por la Jarmilo, kies gastiganto estas Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, UN, ni definitive trapasu ĝiajn portalojn kiel Fratoj. Ĉi tieaj gefratoj, foraj gefratoj, gefratoj distancaj de ni miloj da kilometroj. Nur tiel ni kapablos kontentige plenumi tion, pri kio ni tie ĉi interkonsentos.

Cetere, ĉu ne estis tio kion petis de ni la Rabeno el Galilejo antaŭ du mil jaroj? La Ekumena Jesuo, malsekteca, libera de malamo kaj fanatikismo — tiel proklamita de la Religio de Dio —, kies benata influo iras transe de la religiaj tradicioj, timis eĉ ne la "morton", tiom integriĝinta Li estis en la sublima senco de Sia Nova Ordono:

"Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj" (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Jen kio subtenas la koncepton kaj praktikon de Ekumenismo en la Religio de la Tria Jarmilo.

Temas pri la genera forto kiu pelas la homojn al la praktiko de tiu konscio diece homa en ĉio kion ili realigas en la vivo. La Amata Majstro ankaŭ instigis nin kiel ne kulturi la Fidon blinde kaj netolereme, kiam Li asertas:

 "Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. Sed se Mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro" (Bona Novaĵo laŭ Johano, 10:37 kaj 38).  

Nu, pro la faroj, kiujn la Ekumena Kristo entreprenis pro Amo al la Homaro, estas sennombraj motivoj por ke ni uzu la universalajn instruojn de tiu Estulo, kiu faris nenion alian ol dissemi Lumon, Bonecon kaj Amikiĝon inter la popoloj, sendistinge.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

________________________
Josué Bertolin — Plenuma Sekretario de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo; magistriĝanto pri Historio de la Scienco ĉe la Universitato de San-Paŭlo (USP); kaj prezentisto de la programo Konekto Jesuo, elsendita de Superreto Bona Volo de Komunikado (radio, TV kaj interreto).

1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 Konatiĝu kun La Kvar Pilieroj de Ekumenismo en la libro de Paiva Netto Meditadoj el la Animo (135a eldono, San-Paŭlo: eldonejo Elevação, 2009, pp. 162-164).

3 Ĉi tiun penson eldiris Paiva Netto okaze de intervjuo al la itala veterana ĵurnalisto, radikiĝinta en Brazilo, Paulo Parisi Rappoccio, la 10an de oktobro 1981. Oni povas analizi ke materialismaj teorioj kulturas, konscie aŭ nekonscie, tiun senton, pri kiu parolas la aŭtoro, laŭ ideologia kaj/aŭ utopia maniero kuraĝigante siajn adeptojn kulturi sistemon de kredo kaj valoroj apoge de iu supera aspiro cele al plibona estonteco, surbaze de iliaj konceptoj.

4 Ĝi estis fondita de la kondukanto de la Religio de Dio, en 2007, cele diskonigi la vastan kaj ekumenan debaton pri Jesuo, Liajn universalajn instruojn kaj ties uzadon en la ĉiutago de la personoj. Legu pli pri la temo en Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Aziro Zarur sur la Tero (San-Paŭlo: eldonejo Elevação, 2009).

5 Pli ol mil religiestroj el pluraj landoj sin devontigis, per grava dokumento produktita en la Pintkonferenco de la Monda Paco por la Jarmilo, kuniĝi ĉirkaŭ la solvo de la problemo pri maltoleremo en la mondo. La mesaĝo de Paiva Netto "Dinamismo de Paco", publikigita en kvin lingvoj (portugale, angle, esperante, hispane kaj france), sonis tiel signife inter la ĉeestantoj ke oni elektis ĝin por legado en la fermo de la evento. LBV, pro sia agado en UN ekde 1994 — kiam ĝi membriĝis al la Departemento pri Publika Informado (DPI), akirante en 1999 la statuson de ĝenerala konsultanto ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj — kaj pro la agnosko de la ekumena kaj frateca tradicio de sia parolo kaj de siaj servoj favore al la homa interkompreno, ricevis inviton, per letero de la organiza komitato direktita al la ĉefgvidanto de la Institucio, por ke oni indiku nomojn kaj kunordigu la senkvantaron de la brazilaj religiuloj en tiu signifa evento.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON