Preĝado: ago kiu transformas

Jéssica Botelho
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 17:30 horas

Dum nia vivo, kiom da fojoj ni travivas gravajn problemojn, kiujn ni apenaŭ povas montri al nia plejbona amiko? Kion fari el ili? Por multaj, la respondo troviĝas en preĝado.

Por montri tiun rilaton de la Homo kun preĝado, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito*, la verkisto kaj ĵurnalisto Paiva Netto, surbaze de improvizaĵoj elparolataj antaŭ dekoj da jaroj, asertis: “Preĝo ne estas ia rifuĝejo por malkuraĝuloj kaj neniofarantoj. Ĝi edifas nin, la laboro plenigas nin”. 

Shutterstock

 

Kaj plu diras la edukisto Paiva Netto, substrekante la ekumenan trajton de tiu grava ago: "La Papo preĝas, la Dalai-lamao meditas, Chico Xavier preĝis, la rabenoj prikantas siajn petojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, la islamanoj recitas la Sanktan Koranon... Kio estas Preĝo se ne tiu Amo kiu uziĝas por grandaj faroj? Kiam frato ateisto meditas kaj praktikas ion kio favorigas la kolektivecon, li preĝas. En Kronikoj kaj Intervjuoj mi skribis, ke preĝi kaj mediti similas unu al alia. Preĝo ne estas ago nure ekstera. Ĝi estas la plej efika ilo, kiun la homa esenco, la Dia Kapitalo, havas. La germana monaĥo Tomás de Kempis (1380-1471) registris, en Imitado de Kristo: ‘Majesta estas la arto paroli kun Dio'".

Scienco survojas al fido

La preĝado, ĉiam ĉeestanta en plej diversaj kulturoj, fariĝis esplorafero ĉe Scienco, kiu komencas agnoski ĝiajn bonfarojn. D-ro Alexis Carrel (1873-1944), Nobel-premiito pri Medicino kaj Fiziologio (1912), fama aŭtoro de La Homo, tiu nekonato, skribis pri tiu temo:

“Preĝado estas (...) la plej potenca formo de energio, kiun la homo kapablas produkti. Temas pri tiel reala forto, kiel la tera gravito. Kiel kuracisto, mi vidadas malsanulojn, kiuj post vana penado per aliaj kuracrimedoj, sukcesis liberiĝi de melankolio kaj de malsano, per la trankvila klopodado de preĝo. Ĉi tiu estas sur la mondo la sola forto, kiu ŝajne povas superi la tiel nomatajn ‘naturleĝojn’. Ekzistas homoj, kiuj limigas sian komprenon pri preĝo (...) al rifuĝejo por timemuloj, aŭ nura infaneca peto motivita je materiaj aferoj.Tamen, kompreni ĝin tiamaniere estas erare malvalorigi ĝin. (...) ‘Neniu iam preĝis’, diris Emerson (1803-1882), ‘ne lerninte ion’. (...) Plej profunda fonto de energio kaj perfekteco, kiu troviĝas je nia atingo, ĝi tamen estas mizere forlasata. (...) Se oni aktivigas la forton de preĝo ĉe la vivo de viroj kaj virinoj; se la Spirito klare, nevenkeble esprimas siajn intencojn, tiam estos fido, ke ne vane ni deziregas ian pli bonan mondon”.

Preĝo kiu proksimigas popolojn

Kredante je la graveco de preĝado (kaj ĝiaj bonfaraj efikoj por la vivo), la Institucioj de Bona Volo (kiuj konsistas Legio de Bona Volo, la Religio de la Tria Jarmilo kaj la Fondaĵo José de Paiva Netto), ekde sia origino en la 1940aj jaroj, venigis en la enlandan radio-elsendaĵojn pioniran praktikon per estigo de la Multpova Ekumena Ĉeno de Preĝado. Per siaj ĉiutagaj elsendaĵoj, la karmemora Proklaminto de la Religio de la Frata Amo, radipreleganto, ĵurnalisto kaj brazila poeto, Alziro Zarur (1914-1979), argumentis: “Kiu ne suferas ion? Kiu ne kaŝe ploras?”. Tiun preĝo-ĉenon povas partopreni personoj el ĉiaj religioj, naciecoj kaj tradicioj, aldonante la nomojn de siaj karaj estuloj, familianoj kaj amikoj, por ke ankaŭ ili ricevu la bonajn energiojn venantajn el preĝado.

Komence de siaj aktivadoj, la Institucioj de Bona Volo ankaŭ invitas la personojn teni sin silentaj dum unu minuto, sekvata de ekumena preĝo; ĝi faras tion ankaŭ per siaj komunikiloj Superreto Bona Volo de Radio kaj Bona Volo TV, kiuj elsendas pacan mesaĝon ĉiun plenan horon.

Ni dediĉas al via koro tiun preĝon registritan de Paiva Netto en sia artikolo Supervenki suferadon korpan kaj Animan:

"La Ekumena Preĝo de Jesuo

“Al vi, karaj legantoj, ni do dediĉas la admirindan peton, kiun Jesuo lasis al ni, kiel inviton al pripensado en angoraj momentoj (...). Ĉiu homo povas preĝi Patronian. Ĝi ne limiĝas al aparta kredo. Temas pri universala preĝo, laŭ la vasta Spirito de la Kristo. Ĉiu homo, eĉ ateisto (kial ne?!) povas eldiri siajn parolojn libere. Tio estas filo, kiu sin direktas al la Patro, aŭ Homo, kiu dialogas kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito. Ĝi estas esence la Ekumena Preĝo:

“Patro Nia (aŭ, dirus Ateista Frato, ho mia konscienco, kiu ŝvebas same alte kiel mia idealo!), kiu estas en la Ĉielo (kaj ĉie, samtempe), Via Nomo estu sanktigata. Venu al ni Via Regno (el Justo kaj el Vero). Plenumiĝu Via Volo (prefere, ol nia propra volo, ĝis ni lernos ĝuste havi volon), tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ (krom tiu, kiu nutras nian korpon, ni bezonas la transsubstancan, la manĝon, kiu ne mortas, la nutraĵon, por ke la Spirito ne malfortiĝu). Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno, kaj la Povo kaj la Gloro, por eterne. Amen!”

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito komprenas, ke preĝo ne devas esti aparta ago; ĝi estas enpensiga momento sekvata de bonaj faroj. Alziro Zarur, diradis, en siaj radielsendaj preĝadoj, ke la homo estis kreita tiamaniere, ke li povas esti feliĉa nur per praktikado de la Bono.

Enmetu ankaŭ vi vian nomon kaj/aŭ de viaj karaj estuloj en la Sanktan Ekumenan Ĉenon de Preĝado kaj ricevu vibrojn el paco kaj espero, kiuj venas el la koro de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto. Musklaku tie ĉi por partopreni. 

______________
*Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON