Pasko: tempo por festi venkon

Gabriela Marinho
|
22/03/2016 | Mardo | 16:00 horas

Festata tutmonde, per diversaj ritoj kaj simbolaroj, Pasko estas feliĉa epoko, dato, kiu memorigas al ni ekzemplojn de venkoj akiritaj post momentoj de multe da lukto kaj sufero. Unu el la plej esencaj mesaĝoj de tiu periodo estas la triumfo de la eterna Vivo, kiun ĉiuj povas atingi, same kiel Jesuo faris per Sia Resurekto. Kaj surbaze de Sia propra ekzemplo, Li alvokas nin al nova vivsinteno, laŭ la Dia perspektivo de la signifo de Frateco, Respekto kaj Justeco.

Tion pledas, je ĉi tiu gravega dato, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto, en sia artikolo "Jesuo releviĝis. Kaj ni kun Li". Legu la sekvan tekston:

"Miaj fratinoj kaj miaj amikoj, miaj amikinoj kaj miaj fratoj, Sankta Semajno invitas nin pripensi la signifon de releviĝo. Ĝi enhavas rimarkindan simbolismon, eĉ se vi laŭlitere ne kredas ĝin. Ne eblas nei, ke ĝi prezentas mesaĝon pri renovigo de espero, eĉ en plej malfavoraj homaj kaj sociaj kondiĉoj. Jesuo, la Ekumena Kristo, releviĝis. Kaj ni kun Li, ĉiam, kiam ni staras kongrue kun Lia Penso de Amo, Justeco kaj Solidareco. Oni Lin sepultis, sed Li reaperis antaŭ ĉies vido, post tri tagoj. Ĉiu el ili respondas al unu figuro de la Sankta Triunuo, laŭ inversa ordo: Sankta Spirito, Kristo kaj la lumeksplodo, kiam Li reaperis je Dio, kiu estas la Sinjoro de Vivo, Kreanto de ĉiaj estuloj, Plejalta Arkitekto de la Universo."

+ Legu la tutan artikolon

Feliĉan Paskon!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON