La Granda Homar-Familio

El la Redakcio
|
05/05/2016 | Ĵaŭdo | 15:30 horas

La legia kanto "La Granda Homar-Familio" estis inspirita de la tezo de la verkisto Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

La komponaĵo, farita de la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio, estas atentigo pri la defendo de Frateco kaj de unuiĝo inter la popoloj, valoroj kiujn la mondo tre bezonas nuntempe, inspirita de la ekumenaj ekzemploj de Jesuo. Pri tio, skribis Paiva Netto en sia libro Urĝas Reeduki!, p. 90:

"Per improvizparolo farita en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la 20-an de junio 1987 en la pensiga aŭditorio de la Tuta Ekumenismo, en la malnova sidejo de Legio de Bona Volo, mi substrekis ke oni ne starigas plibonan patrujon kaj pli feliĉan popolon per kolektado de ĝiaj malvirtoj, sed per ties korektado kaj kunigado de ĝiaj trafoj. Tio estas efektiva memmortigo ke oni volu harmoniigi la homojn laŭ tio kion ili havas plej kondamninda. Repaciĝo devas okazi de supre: per iliaj virtoj kaj eternaj kvalitoj. Lando progresas en rekta rilato al la talento kaj obstino de ĝiaj idoj (...). La samo okazas laŭ planeda dimensio".

+ Se ankaŭ vi akordiĝas kaj defendas tiun standardon, akompanu la legian kanton La Granda Homar-Familio kaj ĝin kunhavigu! ;) 

LA GRANDA HOMAR-FAMILIO
Muziko: José Nilton Tonin kaj Lucas Mattiuzzo
Teksto: Bruno Bergkirchner
Kantado: Ítala Kelly, Júlio Araújo, Fernando Pietrângelo kaj Grupo Bona Volo.
Speciala Partopreno: Izzy Gordon, Miro Dottori, Amaru Ducorre kaj Muzikistoj Amikoj de Bona Volo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON