Kiel kontraŭstari psikan perforton en homrilatoj?

El la Redakcio
|
09/09/2015 | Merkredo | 9:00 horas

Psika perforto okazas ofte silente aŭ kaŝe en krudaj vortoj, akuzoj aŭ postuloj, kaj ankaŭ en gestoj, rigardoj, sarkasmo, ŝercoj, kiuj povas kaŭzi perdon de memŝato, deprimon, memmortigon, inter aliaj malutiloj.

Suferante tian perforton, ies unua reago estas foriĝi de ties praktikanto. Kaj kiel reagi al situacioj, kiam foriĝo maleblas, kiel en rilatoj laboraj, familiaj kaj geedzaj?

Shutterstock

Provoj dialogi aŭ serĉi profesian helpon povas esti la unuaj paŝoj, ĉar ignori la situacion aŭ eĉ repagi per kontraŭatako ne solvas la problemojn. Perforto kaj malamo pliigas la atakemon en homrilatoj. Plie, necesas atento por ne konfuzi justecon kun venĝemo. 

Nepre necesas scii defendi sin en la materia kampo kaj ĉefe en la spirita, kiel klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto:

"Ni devas ĉiam bataladi por Paco. Tamen, ni ne estu senkapablaj defendi nin, kompreneble sen feroca, detruema spirito de venĝo, ĉar ĉi tiu morale konfuzas la homojn. Do, ni neniam estu kunkrimantoj ĉe misfaroj, sed ni aldonu al nia Animo tiun altan civilizigan aliancon per sento de bonfaremo, kiu naskiĝas el la koro (...). Por fari mian penson pli klara, mi uzas ĉi tiun admonon deKonfuceo, al kiu mi frue aliĝis. Li diras, el sia alta, miljara saĝo:

— Oni pagu Bonon per Bono, sed malbonon per Justo.

La konata ĉina pensulo evidente ne aludis al revenĝo, kiu estas kontraŭa al senco de vera Justo." 2

Do necesas, ke ni kultivu tion, kion la Religio de la Universala Amo prezentas kiel Bonan Pensadon. Temas pri sinteno, kiu, ligita al Dio — komprenata kiel Amo3 — alportas ekvilibron al la homo, kaj tial, rezulte, influas lin alpreni pli saĝajn sintenojn, sen kaŭzi damaĝon al si mem aŭ al la homoj ĉirkaŭ si.

Per ĝi eblos liberiĝi de angoro, malĝojo kaj malamo, kiuj naskiĝas ĉe homrilatoj, precipe ĉe tiuj, kiuj kaŭzas iaspecan perforton. Tio signifas, ke ni estu fortigitaj ene kaj spirite, por ke ni ne kateniĝu al tiuj sentoj, kiuj nur malutilas nin.

Kiel akiri la Bonan Pensadon?

Ekzistas multaj manieroj atingi la trankvilecon de Animo. Unu el la plej efikaj rimedoj estas la sincera preĝado, kiun oni povas fari ankaŭ per silento dum minuto aŭ per medito. Tiamaniere ni malfermas nian menson al pensoj bonfaraj al nia koro, kiel tiuj direktitaj al feliĉo, al bonstato, al Paco, kiuj venkas malnobligajn situaciojn.

Shutterstock

Ankaŭ gravas emfazi, ke, kiam ni kultivas bonajn pensojn, alproksimiĝas Benataj Animoj, Lumspiritoj, kiuj akordas kun tiuj pensoj. Ili estas Gardanĝeloj, Ĉielaj Protektantoj, kiuj ĉiam akompanas nin, por inspiri al ni la plej trafajn decidojn.

"Se mi suferas malhelpojn, ĉu tio signifas, ke mia Gardanĝelo forlasis aŭ forgesis min?”

En la libro Interparoli kun sia Gardanĝelo — la Spirita Agendo, Frato D-ro Bezerra de Menezes (Spirito), jene klarigas:

“La Gardanĝeloj, nelacigeblaj Protektantoj el la Mondo de Vero, penetras nian Animon kaj sendas, pere de ni, al la amataj Gefratoj kaj Geamikoj sur la Tero, la benojn kaj la iluminon bezonatajn, por ke tiuj povu venki la barojn aperintajn dum ilia ekzistado, same la plej simplajn kiel la plej malfacilajn, eĉ kiam ili havas karakteron ŝajne netranspaŝeblan, nevenkeblan por la homa vivo. Diris Jesuo: ‘Ĉio estas ebla por kredanto.’ (Evangelio laŭ Marko, 9:23)”.

Psika perforto, antaŭ ol eksteriĝi, naskiĝas en la interno de ĉiu homo kaj sekve, surbaze de ĝi, ke oni necesas prilabori la sentojn kaj serĉi la bezonatan inspiron por ne fali en tiaspecan embuskon.

Invito al preĝado

La Ekumena Preĝoĉeno de la Religio de la Tria Jarmilo celas enhavigi la nomojn de ĉiuj, kiuj, laŭ nia deziro, ricevu ĝiajn influojn por ekhavi Bonan Pensadon, iluminatan de Dio.

Ni invitas vin preĝi por viaj familianoj kaj geamikoj!

________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 Teksto elprenita el la artikolo “Scienco, Teknologio, Novigo, Kulturo kaj la rolo de la Ekumena Solidareco”, sendita al Unuiĝintaj Nacioj, en 2013, dum la Altnivela Kunsido de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de UN (Ekosok).

3Dio estas Amo”: difino laŭ la Unua Epistolo de Johano, 4:8.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON