Kiel esti bona ekzemplo de gepatro?

Carlos Eduardo Fernandes
|
17/01/2018 | Merkredo | 13:15 horas

Pri tiuj protektantoj de familioj, biologiaj gepatroj, adoptaj gepatroj kaj multaj aliaj patre rolantaj individuoj en diversaj familiaj strukturoj, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, plivastigas nian vidpunkton, asertante, ke:

“Mi jam klarigis, ke gepatroj estas ankaŭ tiuj, kiuj naskas bonajn agojn — kvazaŭ siajn idojn —, kiuj starigas nemalhaveblajn spiritualajn kaj sociajn konstruaĵojn — kvazaŭ siajn idojn. Gravaj figuroj de la Homaro ne estis gepatroj laŭ la strikta senco de la vorto, tamen liveris al la Tero libroformajn idojn, eltrovojn sciencajn kaj esplorojn filozofiajn, moralajn, politikajn, religiajn. Jen admirindaj devenaĵoj, kiuj bonfaras al homamasoj, generacio post generacio” (parto de la artikolo Gepatroj de bonaj agoj).

Kaj, ĉar ni menciis bonajn agojn, kial ni ne pripensu la bonajn ekzemplojn transdonendajn al niaj gefiloj? Kiel esti ekzemplo de bonaj gepatroj?

Shutterstock

Gepatra ekzemplo

Neniu deziras vidi siajn gefilojn suferi. Tamen, malhelpoj troviĝas dum ĉiuj vivofazoj, do ankaŭ dum infanaĝo kaj adoleskaĝo. Tial, la gepatroj devas doni la bezonatan gvidadon, por ke iliaj gefiloj sciu ĉiutage administri decidojn kaj preni la plej ĝustajn, ĉu en la ĉeesto, ĉu en la foresto de la pli aĝaj. Kaj ĉu ekzistas pli taŭga maniero eduki ol per bonaj ekzemploj hejme?

+ Kion fari, por subteni Pacon familian?

Kiam geedzoj kutimas kvereli, ofte en la ĉeesto de siaj gefiloj, kelkaj miskonceptoj estas tiam transdonataj, kiel: “necesas krii por esti aŭskultata”“neeblas solvi problemojn trankvile”. Neniu el ni estas perfekta, ni ankoraŭ havas multon plibonigendan, sed, se ni volas bonfari al tiuj estuloj metitaj de Dio en nian hejmon, sub nia respondeco, ekzistas Dia Modelo de Justeco kaj Bonkoreco, kiun ni ĉiuj povas sekvi: Jesuo, la Ĉiela Edukanto.

Nova vidpunkto

Kiam sufero frapas sur nian pordon, ĝi instruas al ni alie rigardi malnovajn kutimojn. Do, kial ne levi la okulojn al la Ĉielo, kaj serĉi helpon ĉe la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro? El Liaj instruoj ni lernos, kiel estigi fidon, dialogon, paciencon, unuiĝon kaj aliajn elementojn necesajn por paco kaj sekureco hejme. El Li ni ricevos la gvidliniojn por la defia, kuraĝa kaj feliĉa tasko eduki gefilojn, komencante per nia propra reedukado, celante fariĝi ekzemplo de gepatroj.

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

En la Biblia teksto “Jesuo stimulas preĝadon”, la Kristo liveras gravajn klarigojn al la familioj. Ni legu, en Spirito kaj Vero, sub la Lumo de Lia Nova Ordono, la Bonan Novaĵon de la Dia Majstro, laŭ Mateo, 7:7–12:

Jesuo stimulas preĝadon

7 - Petu, kaj estos donite al vi de Dio; serĉu, kaj vi trovos [la Bonon]; frapu, kaj estos malfermite al vi;
8 - ĉar ĉiu petanto ricevas el Dio, kaj la serĉanto[de la Bonon] trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
9 - Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
10 - aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
11 - Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
12 - Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la Profetoj.

En la versiklo 11, Jesuo atentigas nin pri la Dia Mizerikordo. Ĉar se ni, eraremaj homoj, serĉas la bonon por niaj geamatoj, Dio, posedanto de la Universa Saĝo, agas same kaj multe pli intense favore al ni. Do ĉiuj rajtas senescepte serĉi ĉe la Ĉiela Patro spiritualan konon kaj plifortiĝon por la necesaj ŝanĝoj de konduto kaj kutimoj, kaj por la persistemo, kiu devas ekzisti en familio, spite al ĉiuj kontraŭaĵoj.

Ni ne timu frapi sur pordon (versikloj 7 kaj 8), kaj, per nia preĝado, peti Dion, ke Li prilumu la vojojn por ke ni venku iun ajn familian malfacilaĵon aŭ malpacon. Bonega ekzemplo transdoninda al gefiloj estas preĝado dum malfacilaj momentoj kaj ankaŭ por danki pro atingitaj venkoj. Krom sincere elmontri la strebadon de la pli aĝaj korekti siajn erarojn, tio helpos la gefilojn agi same, sendepende de la limoj de ili trovataj dum sia vivo.

Ĉiu gepatro trovos la plej konvenan manieron instrui, paroli, gvidi kaj doni bonan ekzemplon, konsiderante la personecon kaj karakterizojn de sia filo. Tamen, ankaŭ dum ĉiuj ĉi momentoj, instruante al la pli junaj, kiuj devas esti la vivprioritatoj, ni devas teni enkape la jenan penson de Jesuo, en la versiklo 12: Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.” Kaj plue, la Kristo alvokas nin fari unu paŝon antaŭen, liverante al ni Sian Novan Ordonon:

Amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia”, (Evangelio laŭ Johano, 13:34–35).

Shutterstock

Konklude, ni strebu ami per la Krista Amo, tasko ĉiutage plenumenda kaj perfektigenda, kiel skribis la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, en la libro Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo. La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, paĝo 15:

“La Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo kaj Dia Ŝtatestro —  Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis — estas la ŝlosilo por la apogea sukceso de la tutplaneda socio. Tamen tio dependas de la strebado de la tutaĵo de ĝiaj membroj. Antaŭ ol ĉiuj, la Dia Majstro ekzempligis ĝin lasante Sin buĉoferi sur kruco pro ekstrema Amo al la Granda Homar-Familio. Sekvante Liajn paŝojn, ni devas konstante revizii niajn sintenojn, por ke ni neniam forgesu, ke ĝuste per etaj elmontroj de Bona Volo oni plifortigas la kunvivadon inter geedzoj, inter gepatroj kaj gefiloj, gefiloj kaj gepatroj, komunumoj kaj la mondo".

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON