Ĉu eble mia Gardanĝelo forlasos min?

El la Redakcio
|
23/08/2017 | Merkredo | 11:30 horas

Ĉu iam vi sentis vin senprotekta? Ekzemple, kiam situacio ne estiĝis laŭ via deziro, kaj vi demandis vin: “Ĉu ekzistas Dia interveno aŭ Lumanĝelo, kiu protektas min?”. Aŭ plue: “Se mi suferas malhelpojn, ĉu tio signifas, ke mia Gardanĝelo forlasis aŭ forgesis min?”.

Unue, gravas emfazi, ke la Gardanĝeloj, tiuj Ĉielaj Protektantoj, ne ĉesas protekti nin. Ili ĉiam pretas helpi nin venki iun ajn baron — ĉu malsanon, familian malpacon, senoficecon, kaj aliajn problemojn eble aperontajn survoje.

La Anĝeloj estas Lumaj Spiritoj, Benataj Animoj, kiuj havas inklinon por siaj gvidatoj, kaj rezulte akceptis la noblan mision helpi ilin plenumi siajn Spiritajn Taskarojn1 (la spiritan celon, kun kiu ni naskiĝas sur la Tero). Tial Dio donas al ĉiu homo la spiritan gvidadon de almenaŭ unu amika Anĝelo.

Ekzistas ankaŭ Anĝeloj, kiuj devontigas sin al la Homaro, kiel ni trovas ekde la plej fruaj bibliaj raportoj, en kiuj ni rimarkas la Dian ĉeeston de tiuj amikoj protektantajn nin spirite. Unu el la ekzemploj troviĝas en la Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 5:1-9. La teksto “La resanigo de Paralizulo en Betesda” rakontas, ke, ordonite de la Ĉiela Patro, anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.” (versiklo 4).

+ Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Kiu forigas kiun?

Kvankam la Gardanĝeloj neniam forlasas nin, en kelkaj situacioj ĝuste nia konduto malfaciligas ilian agadon. En la libro Interparolo kun via Gardanĝelo, p. 19, verkita de D-ro Bezerra de Menezes (Kunordiganto en la Spirita Mondo de la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj), psikografiita de Chico Periotto, ni trovas gravan mesaĝon de Frato Ora Sago (Spirito):

“Ni ne forgesu preĝpeti la helpon de la Gardanĝeloj. Ni neniam forgesu ĝin fari! Kiam ni forgesas tiujn Ĉielajn Protektantojn, ili ne povas helpi nin, ĉar ne kreiĝas la necesa akordiĝo kun la Supera Mondo. Ili tiam fariĝas simplaj akompanantoj, kaj tio estas tre ĉagrena kaj por Ili kaj por Vi ĉiuj. Ni ĉiam petu la apogon de la Gardanĝeloj, kaj ili manifestiĝos per intuicio, ĉiela inspiro, ĉu private aŭ publike”.

Tial, ni proksimiĝas al ili, laŭgrade kiel ni firmigas nian ligitecon kun la Supera Spirita Mondo per bona penso, bona parolo kaj bona agado — la Triobla Agordiĝo kun Jesuo, kiel klarigas la Religião de Deus, do Cristo e do Espírito Santo. Kaj preĝado estas fundamenta por tiu procezo, ankaŭ por petegi ilian helpon, ĉar ĝi trankviligas kaj fortigas nin, helpante nin trovi animan ekvilibron por fari la plej ĝustajn decidojn. Komencu per matena preĝo, interparolante sincere kun via Gardanĝelo antaŭ ol elhejmiĝi, petante intuicion por sperti pli bonan tagon kaj ankaŭ forton por alfronti la tiutagajn provojn.

Ĉu mia Gardanĝelo ĉeestas, eĉ kiam mi suferas?

Tela: Jacopo Vignali (1592-1664)

     

Jes, precipe dum tiuj momentoj ili deziras helpi nin, konsoli nian koron. Dum suferado, ni eble sentos nin neprotektataj de la Dia Providenco, tamen ni neniam statas tiel. La Spiritoj de Dio konstante laboras por gvidi nin pri la plej ĝusta vojo sekvota; iafoje ili kaŭzas situaciojn kaj renkontojn kun personoj, kiuj nin kondukos aŭ helpos venki tiun baron; ili donacas bonajn energiojn, por ke ni havu pli da forto kaj viglo; kaj ankaŭ troviĝas aliaj situacioj, kiam la Lumaj Spiritoj forigas nin de danĝeroj, kies ekziston ni eĉ ne supozis. Tamen, kiel ni jam klarigis, ofte okazas, ke ĝuste ni ne sukcesas rimarki la agadon de tiuj sindediĉaj amikoj.

Alia konsiderenda punkto estas, ke malhelpoj ne estas Diaj punoj. Ofte ni ne povas foriĝi de sufero, ĉar ni bezonas lerni el ĝi, kaj tion ni komprenos nur poste, kiam pasos la tempo. Do ni ne rajtas rezigni! Ni ĉiam serĉu protekton kaj integriĝon kun niaj Gardanĝeloj.

Instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, en la revuo JESUO ALVENAS!, n-ro 129, p. 99, subĉapitro “Preĝado kaj ĝiaj efektivaj efikoj”:

“Kial, irinte templon por preĝi kaj peti de Dio forton, ni eliras plifortigitaj? Se ni tien iras por senti nin pli bone, tio okazas, ĉar tiuj bonaj vibroj de spirita sano efektive ekzistas, kaj estas manipulataj de la bonfaraj Spiritoj, aŭ Gardanĝeloj. Tiuj vibroj troviĝas je nia dispono, ne nur ĉe temploj, do ni devas scii, kiel kapti ilin en ĉiuj medioj, kiel ajn malfavoraj ili estas. Vere, la Granda Templo estas la mondo. Ordinare, ni serĉas izolecon por agordiĝi kun la Diaj Spiritoj, sed ili ĉeestas ĉie, ĉiam, eĉ meze de plej forta tumulto. (...)”.

Ni sciu, kiel agordiĝi kun niaj Anĝeloj, por ke ni sukcesu proksimiĝi al ili ĉiam pli. Jen ĉiutaga tasko. Sed memoru: vi ne estas sola!

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_____________
1 Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON