La Profetaĵo vivas

La klimataj ŝanĝiĝoj kaj la mesaĝo de Apokalipso.

Angélica Periotto
|
24/05/2023 | Merkredo | 17:45 horas

"La kvara Anĝelo elverŝis sian pelvon sur la sunon, kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron", pentras la Libro pri la Finaj Profetaĵoj, en la ĉapitro 16: 8 kaj 9.

Vere mirigas nin la precizeco kaj aktualeco de la supre cititaj vortoj, eĉ se skribitaj antaŭ jarmiloj. Ĉu iam ni ekpensus ke la homoj tiom suferos pro la intensa varmo de la Tero?

Laŭ freŝa studaĵo, publikigita de la Revuo Nature en Februaro 2023, ni vidas, ke la glaciejo Thwaites formas fendojn pli kaj pli profundajn, ĉar laŭgrade kiel la klimataj ŝanĝoj fariĝas pli rapidaj, la glaciejo ŝanĝiĝas pli rapide.

Ĝi estas proksimume same granda kiel la Ŝtato Florido, en Usono, ĝi situas en Okcidenta Antarkto, kaj oni nomas ĝin “Glaciejo de la Apokalipso”.

Ĝia degelado povas okazigi katastrofan plialtiĝon de la marnivelo, kaj damaĝi komunumojn ĉe la marbordoj, en la tuta mondo.

Ni krome memoru la Raporton publikigitan de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC laŭ signifo en la angla), de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), je la 9-a de Aŭgusto 2021.

Tiu dokumento alportis plurajn sciencajn pruvojn montrantajn negativajn frapojn, kiujn ni kaŭzadas en nia planedo, interalie rilate la altiĝantan temperaturon sur la Tero. 

Surbaze de tia scenaro, ni invitas vin al la jena pripensado: kiu estas la rilato inter la profetaĵoj entenataj en la Apokalipso de Jesuo kaj la periodo en kiu ni vivas? Ĉu tiu libro povas paroli pri la kolektiva estonteco de la Homaro?

SOS TERO

Antaŭ ol ni daŭrigos ĉi tiun studon, spektu la filmeton SOS TERO, registritan en la lernejo, kun infanoj akceptataj de Legio de Bona Volo (LBV), en San-Paŭlo/SP, Brazilo.

Zorgado pri la naturmedio estas konstanta atento en la Institucioj de Bona Volo1!

Apokalipso estas Revelacio

Studemulo kaj aŭtoro de la serio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj2, la ĵurnalisto, radikronikisto kaj verkisto Paiva Netto tiel analizas, per sia verko La Profetaĵoj sen Mistero, en la paĝoj 117 kaj 118, poŝlibra versio:

"La Apokalipso, laŭ la signifo de ĝia nomo, kiu en la greka signifas Revelacio, estas ia konsolo por ni, ĉar ĝin konante ni ne restos sensciaj pri la mekanismo de la Diaj Aferoj. Kaj tiu mirinda Libro aludas al la profetaĵoj ne nur laŭ tiu maniero kiel kelkaj personoj naive ankoraŭ ĝin komprenas: 'La profetaĵo estas ia bombo kiu eksplodos, estas io kio okazos, kaj finiĝis...' Ne! Profetaĵo estas frua revelacio pri la sistema evoluado de la Homaro. La maturiĝo-procezo de la homoj kaj popoloj troviĝas en ĉi tiu grandioza Libro, kies mesaĝo trapenetras la Biblion kaj ankaŭ la Sanktajn Skribaĵojn de multaj religioj, kiel mi klarigis al vi en la unua libro de la kolekto La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj".

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

  

Se profetado estas frua revelacio pri la sistema evoluado de la Homaro, ni devas demandi nin: de kiom da tempo ni, homaj kaj spiritaj estuloj, cikle reproduktadas la samajn kondutojn?

Kaj la respondeco pri la detruo de la media ekvilibro de nia planedo povus esti atribuita al Dio? Ne! Kontraŭe: Li sendis al ni la Apokalipson antaŭ pli ol du jarmiloj kiel pruvon de Sia Amo al ni, por ke ni povu kompreni la eventojn kiuj ripetiĝos pro niaj kondutoj kaj, surbaze de tiu revelacio, ni strebu redirekti niajn agojn.

Jen kion ni perceptas, kiam ni analizas la Dian pedagogian celon de la Libro pri la Finaj Profetaĵoj:

"Malgraŭ tio ke la homoj brulvundiĝas per 'la grandega varmo' (vidu la problemon pri haŭtokancero kaj tiun pri tiom da pesticidoj en la nutraĵo), ili 'blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj' (16:9). Alidire, anstataŭ peti de la Kreanto de la Mondoj prilumiĝon por ripari tiun tragedion, la filoj ankoraŭ insultas Lian Sanktan Nomon, 'kiu havas aŭtoritaton (ĉi-okaze do la konon) pri tiuj plagoj' (16:9), kiujn ni homoj alĵetas unu kontraŭ alian"3, kiel asertas Paiva Netto.

Marcello Casal Jr/ABr

Ne estas do motivoj por ke ni ne strebu kompreni la Saĝecon prezentitan por nia persona kaj kolektiva pliriĉigo, kiu rekte spegulas niajn kondutojn.

Gravas ke ni almenaŭ permesu al ni okazon kontroli la verecon de la eventoj antaŭviditaj en la Apokalipso por ke ni komprenu kio la Dia kaj profeta parto de tiu jarmila mesaĝo povas proponi al ni.

Temas pri individua decido, sed kun profundaj resonoj pozitivaj por ni ĉiuj, kiel asertas la aŭtoro de Jesuo, la Dia Profeto:

"Urĝas do flankenlasi ĉian bruligan teorion kaj kunigi strebojn, estigi partnerecojn, ripari niajn erarojn. Cetere, ni estas sur la Tero. Ĝi estas nia unika loĝejo! Kio postulas ke ni fariĝu vere ekumenaj civitanoj, alidire, planedaj, tutmondigitaj je la Bono. Sen tio la tutmondigoj povas prezenti grandan danĝeron"4. Ek al laboro!

+ Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj: www.paivanetto.com

Ĉu tiu enhavo plaĉis al vi? Spektu aliajn pri la Apokalipso de Jesuo:

Kial ni devas ne timi la finon de la mondo? 

Kiu apartenas al la Ekumena Grego de Jesuo?  

Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea – Kion instruas Jesuo, avertante nin ne esti varmetaj? 

________________________________________

1 La Institucioj de Bona Volo (IBVj) konsistas Legio de Bona Volo (LBV), la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj la Fondaĵo José de Paiva Netto. 

2 La radikronikisto Paiva Netto faris plurajn radioprogramojn, kiel "Apokalipso por la Popolo", "Apokalipso kaj Profetaĵoj" kaj aparte tiun je granda vasteco kaj populareco: "La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj", kiu dissendiĝis pere de Superreto Bona Volo de Radio inter oktobro 1990 kaj februaro 1992, kaj superis la markon de pli ol 450 elsenditaĵojn.  El tiu programserio ankaŭ rezultiĝis 5 kvar beletraj verkoj, kiuj registras la ekumenajn studojn pri la Apokalipsaj Profetaĵoj: La Projetaĵoj sen Mistero, Ni ĉiuj estas Profetoj, Apokalipso sen Timo, Jesuo, la Dia Profeto kaj Jesuo, la Doloro kaj la origino de Lia Aŭtoritateco. Tiu kolekto jam vendiĝis je pli ol 3,5 milionoj da ekzempleroj.

3 Elprenaĵo el la beletra verko Jesuo, la Dia Profeto, p. 77.

4 Elprenita el la libro Jesuo, la Dia Profeto, p. 79, de aŭtoreco de Paiva Netto.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON