Kiom gravas la Anĝeloj en la profeta mesaĝo de la Apokalipso?

Angélica Periotto
|
16/03/2017 | Ĵaŭdo | 13:30 horas

La Gardanĝeloj, kiel ni lernas per la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, estas Superaj Spiritoj, kiuj servas Jesuon kaj laboras por bonfari al la Homaro. Ili ĉeestas niajn vivojn, kaj inspiras nin elekti ĝuste, alfronti defiojn kuraĝe, kaj vivi la Dian Amon ĉiumomente, kiel instruis al ni la Dia Kristo mem.

Tiuj Anĝeloj — Diaj Protektantoj, Benataj Animoj, Lum-Spiritoj ― ankaŭ konstante aperas en la bibliaj tekstoj, precipe en la Apokalipso de Jesuo, la lasta libro de la Sankta Biblio. Nur en la Libro de la Finaj Profetaĵoj ekzistas pli ol 80 mencioj al tiuj sindediĉaj Amikoj el la Spirita Mondo.

Tie, Johano, la Evangeliisto-Profeto, povis priskribi tre fortan rilaton inter la historio de la Homaro kaj la Supera Spirita Mondo, prezentante la asistadon de Gardanĝeloj al la plenumo de profetaĵoj. Ili dialogas kun ni, kaj laboras por averti nin pri la rezultoj de niaj bonaj aŭ malbonaj agoj.

Krome, ĝuste unu Anĝelo transdonis la lastan libron de la Sankta Skribo al Johano:

“Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al Li, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia Anĝelo al Sia servisto Johano, kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis” (Apokalipso, 1:1-2).

+ Serĉu la protektadon de la Gardanĝeloj kaj de la Lum-Spiritoj

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Título da obra: O segundo flagelo.

Kiel ni legas en la Apokalipso, la Anĝeloj ĉiam montriĝas laborantaj, plenumante iun agon favore al la homa ekzistado. Do ili ne intervenas hazarde nek entrudiĝas seninvite.

“Post tio mi vidis kvar Anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la Tero, retenantajn la kvar ventojn de la Tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon” (Apokalipso, 7:1).

La Religio de la Tria Jarmilo klarigas al ni, ke tiu spirita helpo havas aldone Dian pedagogian celon, komencitan per la atesto pri Amo de la Dia Kristo mem al la Homaro. Pro tiu ĉi ekzemplo kaj aliaj, José de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, nomas Jesuon la “Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”, kaj emfazas, ke la Dia Majstro estas la “plej bona Gardanĝelo”.

Tial necesegas, ke ni zorge atentu la Libron pri la Revelacio, kiun la Dia Majstro donacis al la Homaro. Unu el la plej eminentaj studantoj de la Apokalipso nuntempe, Paiva Netto klarigas la spiritualan gravecon de tiu verko:

“Ne temas pri libro fundamentita sur homaj meditadoj, sed surbaze de Revelacio el Dio-Patro, per la atesto de la Kristo (Filo), kiu uzas la peradon de Anĝelo, kiu, ni scias, estas parto de la Sankta Spirito, alivorte, de tiu majesta kolektivo de evoluintaj estuloj, kiuj servas Jesuon dum Lia regado de la planedo Tero, kiun Li kreis, kiel ni jam studis, obee al ordono de la Plejalta Patro” (teksto ĉerpita el lia verko La Profetaĵoj sen Mistero, parto de la kolekto Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj).

De la avertoj ĝis la profetaĵoj pri profunda feliĉo

En la Apokalipso, la Anĝeloj ankaŭ anoncas tempojn malfacilajn por la Homaro. Temas pri tasko tute ne facila, ĉar, malgraŭ sia konstanta strebado por helpi nin, ili ne povas enmiksiĝi en nian libervolon. Tamen, la profeta libro ne estiĝis por timigi aŭ erarigi nin. Se ni gvidos nian vivon laŭ la Leĝoj de Dio, ni spertos tempojn de venko, de honesteco, de respekto, de realo pli fratama kaj justa por ĉiuj.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

    

Kaj certe la Anĝeloj de Dio sentas feliĉon partoprenante okazaĵojn kiel la jenan:

“Kaj venis unu el la sep Anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido de Dio. Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca” (Apokalipso, 21:9–11).

Tiu ĉi inspira priskribo motivas nin vivi ĉiutage tiujn idealojn kaj kontribui por konstrui tiun realon. Ni kalkulu pri la apogo kaj intuicio de niaj Gardanĝeloj por plibonigi nian sintenon. Kaj ni sciu zorge atenti, kion la Kristo revelaciis al ni en Sia Apokalipso. 

“La lasta Libro de la Sankta Biblio estas pura profetaĵo, ne minaco. Temas pri Revelacio por kontraŭbatali la spiritualan nescion de la estuloj; sekve, ne temas pri nedeĉifrebla enigmo. Kaj tiu Dia Preskribo, kiun ni jam vidis en la komencaj versikloj (Apokalipso, 1:1), venis de Dio per la Kristo kaj la Sankta Spirito, kaj la ĉi-lasta estas aro da Benataj Animoj, kiuj helpas administri nian planedon, el inter kiuj Jesuo elektis Anĝelon, ke li liveru al Johano Lian frataman averton al la nacioj. Tial, la Libron oni devas trakti konforme al ĝia seriozeco, ne kiel ŝercon, felietonon, terur-rakonton. Ĉio en ĝi priskribita plene okazos, atentigas Paiva Netto en sia libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — la Povo de la Kristo en ni.

La gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu al esperanto@bonavolo.com.

Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj: www.paivanetto.com/eo.

__________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON