Kiel ni praktiku la Fidon?

Lernu, per la instruoj de Jesuo, kiel praktiki ĝin, kaj kiel ĝi bonfaras al la socio.

Marcus Dutra
|
28/11/2017 | Mardo | 9:00 horas

Ĉu vi jam pripensis, kion precize signifas fidi? Laŭ vortara difino, Fido estas “intensa kaj daŭra konvinkiĝo pri io, kio por kredanto fariĝas vero”.

Necesas nun grava klarigo: Fido ne limiĝas nur al spirituala-religia kampo aŭ al religia tradicio. Kiam ni diligente plenumas taskon (en kia ajn agokampo), kredante, ke ni finos ĝin kiel eble plej bone; aŭ kiam ni starigas celojn, al kiuj ni dediĉas fortan strebon, do movas nin Fido, pro tiu konvinkiĝo.

+ Kiu estas Dio?

shutterstock

Pri ĝia graveco por venki ĉiutagajn barojn, Jesuo instruis, em Sia Evangelio, laŭ Mateo, 17:20: 

Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.”

Tiel Fido fariĝas nemalhavebla kvalito, kiu impulsas nin al la konkretigo de tio, kion ni aspiras.

Gravas emfazi, ke la instruoj de Tiu, kiu persistis ĝis la fino estas pragmataj, ĉar Jesuo ĉiumomente elmontris Sian Neŝanceleblan Fidon pri Dio, per Sia prizorgado de homaj kaj spiritaj estuloj.

Lia Bona Novaĵo estas plena de eldiroj, per kiuj Li mem, celante disvolvi ĉi tiun inklinon naturan al ĉiu estulo de la Tero aŭ de la Ĉielo de la Tero, laŭdas la homan Fidon kiel esencan elementon, por ke efektiviĝu Liaj nenombreblaj mirakloj kaj resanigoj raportitaj en la Sankta Teksto, kaj ankaŭ multaj pliaj, kiujn ĝi ne raportas (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 20:30).

Ekzemplon donas la notoj de evangeliisto Marko (5:25-34), pri la okazo, kiam la Dia Majstro resanigis virinon kun sangofluado, kiu suferis dum dek du jaroj pro tiu malsano, tamen ne sukcesis, malgraŭ siaj altaj elspezoj, rehavi sian fizikan sanon.

La plej grava parto de tiu raporto troviĝas em la versiklo 34, en kiu Jesuo revelacias al la virino (kaj ankaŭ al la homamaso, kiu atente sekvas la scenon) la ŝlosilon por konkeri tion, al kio ŝi strebas jam delonge, dirante: Filino, via Fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

Yongsung Kim

Per ĉi tiu modelo de profundega fratamo inspiriĝas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, por prezenti sian ekumenan rigardon pri la kredo je io supera al ni — ĉar Fido estas la necesa forto, por ke ni venku maleblaĵojn, la forto, kiu motivas nin ne rezigni antaŭ sufero kaj kredi, ke la Bono fine venkos.

VIDU PLI: 
La vidpunkto de Jesuo pri la virinoj
Kiel atingi la Regnon de Dio?
+ Kiu apartenas al la Ekumena Grego de Jesuo?

La Realiganta Fido

Surbaze de tio, la Religio de la Universala Amo donas al ni du gravajn gvidliniojn pri la karakterizoj de la Fido, kiujn ni bezonas disvolvi. Unu el ili estas la nepreco lerni, kiel eduki kaj direkti al Bonfarado nian Fidon, por ke el ĝi rezultu agoj bonfaraj al la Homaro kaj al nia planedo, kiu sendistinge gastigas nin.

Tial, ĝia senlime universala doktrino fundamentiĝas sur la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Ĉiela Ŝtatestro, ĉar Li estas la plej eminenta persono jam vivinta en tiu ĉi mondo, kaj Lia heredaĵo, kiam komprenata laŭ siaj realaj kaj edifaj dimensio kaj amplekso, transpasas religion.

Alia nemalhavebla gvidlinio estas, ke nia Fido devas ne esti nenifarada fido. Male, ĝi devas fariĝi potenca ilo, kiu direktas nin al la praktikado de Bonaj Agoj, tiel efike predikitaj kaj ekzempligitaj de la Dia Paŝtisto de niaj Animoj, Jesuo.

Surbaze de tio, la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, prezentas al ni la Realigantan Fidon, alivorte la ekzercadon por kredi je Supera forto (motivate de la Bonfarado, de la solidara ekzemplo de la Kristo), kaj por plenumi nian taskon. 

Ĝin li klarigas en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, paĝo 183:

“Ĝi konsistas en la Fido, kiu kontraŭbatalas egoisman fidon. La Realiganta Fido, kiel signifas la titolo mem, estas la ŝtupo, kiu kondukas la Homaron al la praktika flanko de la Fido, efektivigante la kunigon proponatan de la Rezonpova Fido. Ĝi komprenigas al la homo, ke el la ĉiutaga vivado de la Religio de Universala Amo, per konscia kaj dinamika interrilato de la Nevidebla kaj Videbla Mondoj, naskiĝas la solvoj por lia progresado en la diversaj sociaj kampoj, alivorte en Religio mem, en Politiko, en Scienco, en Filozofio, en Sporto, en Arto, en hejma vivo ktp.”

“La Progresivaj kaj Diecigaj Ŝtupoj de la Fido”

La Realiganta Fido estas unu el la “Progresivaj kaj Diecigaj Ŝtupoj de la Fido”, proklamitaj de la Religio de la Universala Amo, kiuj montras la evoluadon de la homaro al pli profunda kompreno kaj vivado de la Diaj Leĝoj. La Ŝtupojn priskribis Paiva Netto, en sia jam citita verko, ekde la paĝo 181:

“1) Fido Rezonita (Allan Kardec);
2) Fido Rezonanta (Alziro Zarur);
3) Fido Realiganta (Paiva Netto); kaj
4) Fido Diiganta (Paiva Netto)”.

Laŭ Kardec, “la Rezonita Fido kontraŭstaras blindan fidon”, klarigas la aŭtoro. Pri la Rezonanta Fido li klarigas: “Zarur dinamikigis la Rezonitan Fidon, komprenigante ĝin al la popolamaso, kiel ajn simplamensa, donante al ĉi tiu la kapablon enprofundiĝi en la lecionojn de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo kaj en la studadon pri la ekzisto de la Spirita Mondo kaj de la tieaj estuloj. Tiamaniere li proponas la Unuiĝon de la Du Homaroj, de la Spirita Mondo kun la materia”.

La Diiganta Fido, siavice, “estas la kulmino de la evoluado de ambaŭ Homaroj, la Nevidebla kaj la Videbla. Ĝi estas la integriĝo kun Dio, kiu estas Amo, do Karitato”.

Fido kiel ilo de Solidareco

Rogério Vieira de Paiva

     

Tiu ĉi principo, kiu rilatas al pragmatismo, do al bonfaraj agoj, kiujn ni devas apliki dum la manifestiĝo de nia Fido, havas fundamenton ankaŭ en la avertoj de Apostolo Jakobo, kiu, inspirate de Jesuo, skribis en sia Epistolo, ĉapitro 2, versikloj 14 kaj 17:

Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? ĉu tiu fido povas lin savi? (…)Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva”.

Sekve, tiu absoluta fido estas la bazo por ŝanĝi niajn agojn. Ĝi estas la inspiro, la instrumento por praktikado de Solidareco. 

“(...) La Fido sola ne povas (plene) kontentigi la Dian Leĝon, ĉar ĝi devas produkti bonajn efikojn sur la Homaron. Ekzemple, el la Fido devas rezulti bona rilatiĝado inter estuloj. Tiamaniere, sendepende de la religia tradicio, kiun ni sekvas aŭ ne, ni konstruos kune, per Bonaj Agoj, pli bonan mondon por ĉiuj. Kaj tio sendube ĝuas la aprobon de Dio, kiu estas Amo. Li do esperas, ke Liaj gefiloj amos unuj aliajn”, emfazas Paiva Netto, en sia artikolo Fido kaj Bonaj Agoj, kiu prezentas klarigan parton de radielsenda prelego prezentita la 30-an de Decembro, 1992. 

VIDU PLI: 
La vidpunkto de Jesuo pri la virinoj
Kiel atingi la Regnon de Dio?
+ Kiu apartenas al la Ekumena Grego de Jesuo?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON