Apokalipso kaj prizorgo de la Junularo

La plifortigo de la spirito por prevento kontraŭ uzado de drogaĉoj.

Gabriela Marinho
|
14/07/2016 | Ĵaŭdo | 17:45 horas

Pro sia konstanta studado de la Apokalipso de Jesuo, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 prezentas tiun Libron, ne kiel referencon pri detruo aŭ fino de la mondo, sed kiel Dian averton “por montri tion, kio devas baldaŭ okazi” (Apokalipso de Jesuo, 1:1). La okazaĵoj tie rakontitaj estas ne hazardaj elpensaĵoj de individuo, sed sumo de la bonaj aŭ malbonaj rezultoj, kiujn la Homaro semas por si laŭlonge de sia historio.

Laŭ la difino de la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, Paiva Netto, la Apokalipso estas “la plej grava traktaĵo sociologia de ĉiuj tempoj”. Pri la temo klarigas la Brazila esploranto — referenco pri Bibliaj studoj de antaŭ pli ol 60 jaroj kaj rekonata kiel unu el la plej elstaraj predikantoj de la nuntempo: “Jen kial gravas klarigi, ke la Apokalipso ne estas, kaj nek iam estis, katenita al ajna limo, ĉar, estante Profetaĵo el Dio, ĝi posedas la amplekson de Li mem, kiu, per tiu libro, parolas al ĉiuj tavoloj de la homa penso, sublimigante ĝin. Tial necesas, ke ni sciu legi ĝian moralan mesaĝon, kune kun tiu de la Evangelioj. Sur ĉi tiuj kuŝos la bazoj de la venontaj civilizoj, kiom ajn longa tempo forpasos” (teksto trovebla en lia libro La profetaĵoj sen mistero, p. 55).

Vivian R. Ferreira
   

Unu el ĝiaj potencaj mesaĝoj konstateblas, ekzemple, per la Unua Trumpetsono de la Apokalipso de Jesuo, laŭ Johano, 8:7: “Kaj la unua Anĝelo trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis”.

Por multaj studemuloj, la “verda herbo” simbolas junaĝon, infanaĝon, vivkomencon. La priskribon pri ĝia forbrulo oni povas interpreti ĉefe trans ĝia laŭlitera signifo, kiel “bombardadon”, kiu difektas tiun fruan vivofazon. Jen kion ni observas, kiam mankas prizorgo kaj atento al gejunuloj kaj infanoj. Oni bedaŭrinde estigas malklerecon, stimulon al infanlaboro, seksekspluaton, hejman perforton kaj la tiel danĝeran foreston de amo kaj karesemo ene de la hejmo mem.

Tiu manko, kiun plenkreskuloj kelkfoje preterobservas, povas konduki junulon kaj infanon al senrespondecaj kaj ekstremaj sintenoj por veki la gepatran atenton aŭ ŝtopi tiun “malplenon”. Kaj, bedaŭrinde, unu el kondutoj elektitaj estas la uzado de drogoj laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj, kio difektas la fizikan kaj precipe la spiritan sanon de individuo, eĉ se ilin li konsumas “nur” socie.

+ Ekkonu la spiritajn rezultojn de la uzado de tabako kaj de aliaj drogaĉoj, okazantajn eĉ post la fenomeno morto.

Necesas rapida ŝanĝo de konduto, por prevento de ĉiuj malbonoj, kiuj atingas negative la vivon de gejunuloj kaj infanoj, kiel avertas Paiva Netto, per la artikolo “Ekvilibro kiel celo”“(...) Dum pasado de generacioj, oni proponis al granda parto de la infanoj kaj junuloj iom pli ol rubaĵon. Poste, iuj homoj miras pri la rezulto de tia aĉa semado, nome la kutima krimado, kiu plezuras per konflikto inter la popoloj, aŭ eĉ interne de familioj, iaj efektivaj civilaj militoj sen formala deklaro, en kiu junuloj estas la ĉefaj viktimoj (Apokalipso, 8:7), kun multaj aliaj viktimoj en ĉiaj sociaj klasoj. (...) Ne sufiĉas levi la fenestran glacon de la aŭto. Estas memmortigo deturni la atenton de la faktoj. Kaŝi la kapon en la sablon, kiel faras struto, neniam estas efika sinteno”.

Kiel malfari tiun situacion?

Multas la defioj kaj la vivo ŝajnas fariĝi ĉiam pli hasta. Tamen, ni bezonas alfronti tiun realaĵon kaj proponi ŝanĝojn, komencante per la familio. Necesas agi prevente, plifortigante kaj prizorgante la spiriton kaj karakteron de la infanoj kaj adoleskuloj, por ke ili, super ĉio, konsciu pri sia spirita valoro.

Shutterstock

Unu el la fundamentaj agoj, kiujn rekomendas la Religio de Universala Amo, estas la hejma Brigado de la Nova Ordono de Jesuo. Farata ĉiusemajne de la familianoj, ĝi estas tempo por studi la Sanktan Biblion, por legi verkojn, kiuj stimulu kultivadon de bonaj valoroj, por uzi la magnetizitan akvon, kaj por elekti preĝojn eldirotajn kolektive. Trankvilajn muzikojn kaj kantojn pri Saluton, Maria! oni ankaŭ povas aŭdi. Temas pri tre grava ceremonio, ĉar ĝi helpos konservi bonan etoson kaj plifortigi la ligojn inter la familianoj. Mi estas tute certa, ke la Evangelio kaj la Apokalipso, for de abomenindaj fanatikecoj, liveras ian spiritan, etikan kaj psikan strukturon por ke tiu ŝanĝo okazu, ĉar la horo por tio alvenis, kaj ĝi estas krome urĝega, asertas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo.

Eĉ en la rolo de amikoj, fratoj aŭ pli aĝaj kuzoj, ni ĉiuj povas kunlabori, por ke la pli junaj kresku sane, sentu sin sekuraj, amataj kaj stimulataj serĉi bonajn kaj novajn oportunojn. Studante la Apokalipson de Jesuo ni komprenas, ke pri tio zorgadas la Kristo de antaŭ pli ol du mil jaroj, kaj ankaŭ ni devas plenumi nian parton.

La gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu alesperanto@bonavolo.com. Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj:www.paivanetto.com/eo.

___________
1 - Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON